Muzaiko estas tuttempa tutmonda tutmojosa tutesperanta retradio-kanalo! Muzaiko ludas por vi 24 horojn en tago muzikon, programerojn, novaĵojn, informojn, raportojn, arkivaĵojn kaj multe pli!
Se vi volas scii pli aŭ ŝatus kunlabori, vi estas tre bonvena skribi al info ĉe muzaiko.info - Muzaiko estas via radio, kiun ankaŭ vi kreas!
Ĉu vi sciis ke eblas ĉiam aŭskulti multajn el la programeroj de Muzaiko? Por tion fari klaku ĉi-tien, elektu vian ŝatatan programeron, klaku al detaloj, kaj poste ĝuu la aŭskultadon.
Aktuala programo
- 11:00–12:00 UTC: El la podkastoj de Radio Aktiva ni aŭskultu elsendon pri la karnevalo en Urugvajo
- 12:00–13:00 UTC: La karboministo - Komedia monologo de VIZI László
- 13:00–14:00 UTC: Pri la danĝero de iksodoj rakontas Lisa, la intervjuon muntis: Natalija Pendjiur (dua parto)





