Aŭskultu

Averto! Dum ne estas pli bona solvo trovita, la teamo de Muzaiko elektis uzi la servojn de Radionomy. Radionomy regas la elsendmanieron, provizas radioregilon kaj pagas por la kopirajtoj, por ke oni povu libere ludi muzikon, kies kopirajton administras kopirajtaj organizoj (ekzemple la muzikon de Vinilkosmo administras la franca kopirajtorganizo). Tio bedaŭrinde signifas, ke oni devas akcepti reklamojn, kiuj estas enmetitaj de Radionomy kaj pagas la kotizojn de Radionomy. Se vi konas pli bonan solvon, bonvolu skribi mesaĝon al info ĉe muzaiko.info.

Muzaiko ne ankoraŭ estas tute preta (Ni daŭre prilaboras muzikajn rajtojn, kolektas pli da kaj pli diversa parola kaj muzika enhavo ktp), tamen vi jam povas aŭskulti provelsendon ĉe Radionomy aŭ rekte kun via preferata muzikludilo, per via Android-aparatoOUYA-ludkonzolo.

Aŭ, se vi preferas aŭskulti nur la parolan enhavon kreitan rekte de Muzaiko, aŭskultu Muzaikon podkastforme. Alia ebleco estas aŭskulti apartajn babilajn programerojn.

Jen pli da informoj pri kiel aŭskulti radion Muzaiko.

Kaj se vi volas partopreni en la projekto aŭ simple komenti, bonvolu aliĝi al la gugla grupo de Muzaiko: retradio-projekto.