Muzaiko estas tuttempa tutmonda tutmojosa tutesperanta retradio-kanalo! Muzaiko ludas por vi 24 horojn en tago muzikon, programerojn, novaĵojn, informojn, raportojn, arkivaĵojn kaj multe pli!
Se vi volas scii pli aŭ ŝatus kunlabori, vi estas tre bonvena skribi al info ĉe muzaiko.info - Muzaiko estas via radio, kiun ankaŭ vi kreas!
Ĉu vi sciis ke eblas ĉiam aŭskulti multajn el la programeroj de Muzaiko? Por tion fari klaku ĉi-tien, elektu vian ŝatatan programeron, klaku al detaloj, kaj poste ĝuu la aŭskultadon.
Aktuala programo
- 15:00–16:00 UTC: El la rakontoj de Facila Vento, ni aŭskultu hodiaŭ la rakontojn: Ateismo kaj Mirinda lingvo
- 16:00–17:00 UTC: Maycon Fernandes el Brazilo pri Skotlando
- 17:00–17:30 UTC: La profesoro de Esperanto: Zamenhofaj meditoj de Federico Gobbo
- 17:30–18:00 UTC: Julia rakontas "La mondo estas vilaĝo"
Tuttempa programo
![]() |
Decembro 2011 | ![]() |
||||
Lun | Mar | Mer | Ĵaŭ | Ven | Sab | Dim |
1 | 2 | 3 | 4 | |||
5 | 6 | 7 | 8 | 9 | 10 | 11 |
12 | 13 | 14 | 15 | 16 | 17 | 18 |
19 | 20 | 21 | 22 | 23 | 24 | 25 |
26 | 27 | 28 | 29 | 30 | 31 |
2011/12/15:
- 04:00–05:00 UTC: Mozaiko de diversaĵoj: Roĝer raportas el Bosnio kaj Post la 2a JES multaj esperantistoj restis en Berlino... kaj ĝuis ĝin! Ĝuu ankaŭ vi! (eroj povas esti maltaŭgaj por infanaj aŭskultantoj)
- 05:00–06:00 UTC: Stefano Keller rakontas pri siaj agadoj kiel estrarano pri eksteraj rilatoj de UEA (dua parto)
- 06:00–07:00 UTC: Francesco raportas pri reprezentado de TEJO el la domo de OECD kaj poste li rakontas pri siaj studtempaj vojaĝoj - el 2011