Muzaiko estas tuttempa tutmonda tutmojosa tutesperanta retradio-kanalo! Muzaiko ludas por vi 24 horojn en tago muzikon, programerojn, novaĵojn, informojn, raportojn, arkivaĵojn kaj multe pli!
Se vi volas scii pli aŭ ŝatus kunlabori, vi estas tre bonvena skribi al info ĉe muzaiko.info - Muzaiko estas via radio, kiun ankaŭ vi kreas!
Ĉu vi sciis ke eblas ĉiam aŭskulti multajn el la programeroj de Muzaiko? Por tion fari klaku ĉi-tien, elektu vian ŝatatan programeron, klaku al detaloj, kaj poste ĝuu la aŭskultadon.
Aktuala programo
- 16:00–17:00 UTC: Maycon Fernandes el Brazilo pri Skotlando
- 17:00–17:30 UTC: La profesoro de Esperanto: Zamenhofaj meditoj de Federico Gobbo
- 17:30–18:00 UTC: Julia rakontas "La mondo estas vilaĝo"
- 18:00–19:00 UTC: El la rakontoj de Facila Vento, ni aŭskultu hodiaŭ la rakontojn: Ateismo kaj Mirinda lingvo
Tuttempa programo
![]() |
Decembro 2011 | ![]() |
||||
Lun | Mar | Mer | Ĵaŭ | Ven | Sab | Dim |
1 | 2 | 3 | 4 | |||
5 | 6 | 7 | 8 | 9 | 10 | 11 |
12 | 13 | 14 | 15 | 16 | 17 | 18 |
19 | 20 | 21 | 22 | 23 | 24 | 25 |
26 | 27 | 28 | 29 | 30 | 31 |
2011/12/18:
- 04:00–04:30 UTC: Platano prezentas intervjuon kun Flo pri la fajro ĉe Vinilkosmo kaj raporteton pri la konferenco pri Fukuŝima - se vi emas, sed ne scias kiel helpi Vinilkosmon, klaku ĉi tien
- 04:30–05:00 UTC: Estraranoj de TEJO, kunveninte en Roterdamo por la unua fizika kunsido, prezentas sin kaj siajn ideojn por la proksima estonteco.
- 05:00–06:00 UTC: Katalin Kováts rakontas al Muzaiko pri RITE, la Reta Instruista trejnado ĉe edukado.net - unua parto
- 06:00–07:00 UTC: Kunmetaĵo de la sonmaterialo de la podkasto Voĉoj el Japanio pri la socia efiko de la kataklismo