Bonvenon al Muzaiko!

Muzaiko estas tuttempa tutmonda tutmojosa tutesperanta retradio-kanalo! Muzaiko ludas por vi 24 horojn en tago muzikon, programerojn, novaĵojn, informojn, raportojn, arkivaĵojn kaj multe pli!

Se vi volas scii pli aŭ ŝatus kunlabori, vi estas tre bonvena skribi al info ĉe muzaiko.info - Muzaiko estas via radio, kiun ankaŭ vi kreas!

Ĉu vi sciis ke eblas ĉiam aŭskulti multajn el la programeroj de Muzaiko? Por tion fari klaku ĉi-tien, elektu vian ŝatatan programeron, klaku al detaloj, kaj poste ĝuu la aŭskultadon.

Aktuala programo

kaj poste la lastaj 4 programeroj ripetiĝos ĝis la 3a UTC.

Tuttempa programo

antaŭa monato Decembro 2011 posta monato
Lun Mar Mer Ĵaŭ Ven Sab Dim
      1 2 3 4
5 6 7 8 9 10 11
12 13 14 15 16 17 18
19 20 21 22 23 24 25
26 27 28 29 30 31  
2011/12/22:
  • 04:00–05:00 UTC: Raportoj el eventoj prezentas la Italan Kongreson. Kia estis la 78a Itala Kongreso por la partoprenantoj? Por tion ekscii, aŭskultu la spertojn de Rossana GUASCONI kaj Manuel GIORGINI
  • 05:00–06:00 UTC: El la kelo de RadioZam : Interkultura seminario kiu okazis en Sarajevo (2004)
kaj poste tiuj tri horoj ripetiĝas dum la tuta tago.