Muzaiko estas tuttempa tutmonda tutmojosa tutesperanta retradio-kanalo! Muzaiko ludas por vi 24 horojn en tago muzikon, programerojn, novaĵojn, informojn, raportojn, arkivaĵojn kaj multe pli!
Se vi volas scii pli aŭ ŝatus kunlabori, vi estas tre bonvena skribi al info ĉe muzaiko.info - Muzaiko estas via radio, kiun ankaŭ vi kreas!
Ĉu vi sciis ke eblas ĉiam aŭskulti multajn el la programeroj de Muzaiko? Por tion fari klaku ĉi-tien, elektu vian ŝatatan programeron, klaku al detaloj, kaj poste ĝuu la aŭskultadon.
Aktuala programo
- 16:00–17:00 UTC: Maycon Fernandes el Brazilo pri Skotlando
- 17:00–17:30 UTC: La profesoro de Esperanto: Zamenhofaj meditoj de Federico Gobbo
- 17:30–18:00 UTC: Julia rakontas "La mondo estas vilaĝo"
- 18:00–19:00 UTC: El la rakontoj de Facila Vento, ni aŭskultu hodiaŭ la rakontojn: Ateismo kaj Mirinda lingvo
Tuttempa programo
![]() |
Decembro 2011 | ![]() |
||||
Lun | Mar | Mer | Ĵaŭ | Ven | Sab | Dim |
1 | 2 | 3 | 4 | |||
5 | 6 | 7 | 8 | 9 | 10 | 11 |
12 | 13 | 14 | 15 | 16 | 17 | 18 |
19 | 20 | 21 | 22 | 23 | 24 | 25 |
26 | 27 | 28 | 29 | 30 | 31 |
2011/12/28:
- 04:00–05:00 UTC: Probal DASGUPTA rakontas pri la sudazia genocido, pri politiko en Barato, pri siaj eraroj, kaj pri sia lingvistika laboro
- 05:00–06:00 UTC: El la arĥivejo de Varsovia Vento Platano kunmetis por vi intervjuon kun La Perdita Generacio. La originala intervjuo estis farita kun sveda grupo La Perdita Generacio en 2008
- 06:00–07:00 UTC: Raportoj el JES aŭ El la registraĵoj de la 70a Hispana Kongreso nun ni aŭskultu la debaton de Renato Corsetti kun Jorge Camacho "Lingvo kaj movado"