Bonvenon al Muzaiko!

Muzaiko estas tuttempa tutmonda tutmojosa tutesperanta retradio-kanalo! Muzaiko ludas por vi 24 horojn en tago muzikon, programerojn, novaĵojn, informojn, raportojn, arkivaĵojn kaj multe pli!

Se vi volas scii pli aŭ ŝatus kunlabori, vi estas tre bonvena skribi al info ĉe muzaiko.info - Muzaiko estas via radio, kiun ankaŭ vi kreas!

Ĉu vi sciis ke eblas ĉiam aŭskulti multajn el la programeroj de Muzaiko? Por tion fari klaku ĉi-tien, elektu vian ŝatatan programeron, klaku al detaloj, kaj poste ĝuu la aŭskultadon.

Aktuala programo

kaj poste la lastaj 4 programeroj ripetiĝos ĝis la 3a UTC.

Tuttempa programo

antaŭa monato Aprilo 2015 posta monato
Lun Mar Mer Ĵaŭ Ven Sab Dim
    1 2 3 4 5
6 7 8 9 10 11 12
13 14 15 16 17 18 19
20 21 22 23 24 25 26
27 28 29 30      
2015/04/02:
  • 03:00–03:30 UTC: Mirejo kaj Degbe parolas rilate al la AMO-seminario pri ĉiutaga vivo en Togolando
  • 03:30–04:00 UTC: Degbe rakontas al Mirejo pri instruado en Togolando
  • 04:00–05:00 UTC: Verda Stacio elsendas: Verda Stacio organizis en la belega kastelo Bartošovice en Ĉeĥio la 1-an Esperanto-lernejon. Jen la raporto de Verda Stacio pri tiu ĉi sukcesa evento
  • 05:00–06:00 UTC: Esperantistoj aktivas prezentas: Chuck Smith, la kreinto de la Esperanta Vikipedio rakontas pri la detaloj
kaj poste tiuj tri horoj ripetiĝas dum la tuta tago.