Bonvenon al Muzaiko!

Muzaiko estas tuttempa tutmonda tutmojosa tutesperanta retradio-kanalo! Muzaiko ludas por vi 24 horojn en tago muzikon, programerojn, novaĵojn, informojn, raportojn, arkivaĵojn kaj multe pli!

Se vi volas scii pli aŭ ŝatus kunlabori, vi estas tre bonvena skribi al info ĉe muzaiko.info - Muzaiko estas via radio, kiun ankaŭ vi kreas!

Ĉu vi sciis ke eblas ĉiam aŭskulti multajn el la programeroj de Muzaiko? Por tion fari klaku ĉi-tien, elektu vian ŝatatan programeron, klaku al detaloj, kaj poste ĝuu la aŭskultadon.

Aktuala programo

kaj poste la lastaj 3 programeroj ripetiĝos ĝis la 3a UTC.

Tuttempa programo

antaŭa monato Oktobro 2017 posta monato
Lun Mar Mer Ĵaŭ Ven Sab Dim
            1
2 3 4 5 6 7 8
9 10 11 12 13 14 15
16 17 18 19 20 21 22
23 24 25 26 27 28 29
30 31          
2017/10/13:
  • 03:00–04:00 UTC: En la kadro de la programo Bibliotekoj tra la mondo, radio Muzaiko vizitas la Bibliotekon Carlos Domingues, de Brazila Esperanto-Ligo
  • 04:00–05:00 UTC: El El Popola Ĉinio, Rafael intervjuas Saed, irana entreprenanto loĝanta en Ĉinio. www.espero.com.cn (unua parto)
  • 05:00–05:30 UTC: Aleksandro Melnikov pri prelegturneo en Francio
  • 05:30–06:00 UTC: Adeel Butt, prezidanto de junularo Esperantista Pakistana, rakontas el Srilanko
kaj poste tiuj tri horoj ripetiĝas dum la tuta tago.