Bonvenon al Muzaiko!

Muzaiko estas tuttempa tutmonda tutmojosa tutesperanta retradio-kanalo! Muzaiko ludas por vi 24 horojn en tago muzikon, programerojn, novaĵojn, informojn, raportojn, arkivaĵojn kaj multe pli!

Se vi volas scii pli aŭ ŝatus kunlabori, vi estas tre bonvena skribi al info ĉe muzaiko.info - Muzaiko estas via radio, kiun ankaŭ vi kreas!

Ĉu vi sciis ke eblas ĉiam aŭskulti multajn el la programeroj de Muzaiko? Por tion fari klaku ĉi-tien, elektu vian ŝatatan programeron, klaku al detaloj, kaj poste ĝuu la aŭskultadon.

Aktuala programo

  • 17:00–18:00 UTC: Paŭlo muntis por vi de la elsendoj de ĈRI: Esperantisto: ni elkore volas interkomunikiĝi kun aliaj
  • 18:00–18:30 UTC: Raporto de Kirill Noviĉenko pri la 10-a Lingva Festivalo en Sankt-Peterburgo, Rusio
  • 18:30–19:00 UTC: Sabata jaro ebligas al profesoro vojaĝi, akiri novajn sciojn, esplori pri novaj kampoj.
  • 19:00–20:00 UTC: El Verda Stacio: Historio de Universalaj Kongresoj de Esperanto (tria parto)
kaj poste la lastaj 4 programeroj ripetiĝos ĝis la 3a UTC.

Tuttempa programo

antaŭa monato Oktobro 2017 posta monato
Lun Mar Mer Ĵaŭ Ven Sab Dim
            1
2 3 4 5 6 7 8
9 10 11 12 13 14 15
16 17 18 19 20 21 22
23 24 25 26 27 28 29
30 31          
2017/10/22:
  • 03:00–03:30 UTC: El la rakontoj de Kunlaboro: Fabeloj de Andersen: Plej Bela Rozo de la Mondo (Tradukis: L. L. Zamenhof; Voĉoj: Flávio Fonseca, Cristina Pancieri kaj Clara Pancieri; Muziko: Flávio Fonseca)
  • 03:30–04:00 UTC: La nova brazila arbara kodo
  • 04:00–05:00 UTC: Verda Stacio elsendas: Raporto pri la 2-a Tutmonda pupekspozicio okazinta en la urbo Higashikagawa - Japanio inter la 29a de septembro kaj la 8a de oktobro 2012 - okaze de la evento estis intrevjuita fama subtenanto de Esperanto Etsuo Miyoshi
  • 05:00–05:30 UTC: Mirejo rakontas pri hazardaj esperantistaj renkontiĝoj
  • 05:30–06:00 UTC: Etsuo Miyoshi estis honorigita - Ricevo de Ordeno de la Leviĝanta Suno
kaj poste tiuj tri horoj ripetiĝas dum la tuta tago.