Bonvenon al Muzaiko!

Muzaiko estas tuttempa tutmonda tutmojosa tutesperanta retradio-kanalo! Muzaiko ludas por vi 24 horojn en tago muzikon, programerojn, novaĵojn, informojn, raportojn, arkivaĵojn kaj multe pli!

Se vi volas scii pli aŭ ŝatus kunlabori, vi estas tre bonvena skribi al info ĉe muzaiko.info - Muzaiko estas via radio, kiun ankaŭ vi kreas!

Ĉu vi sciis ke eblas ĉiam aŭskulti multajn el la programeroj de Muzaiko? Por tion fari klaku ĉi-tien, elektu vian ŝatatan programeron, klaku al detaloj, kaj poste ĝuu la aŭskultadon.

Aktuala programo

  • 05:30–06:00 UTC: La 4a Monda pupekspozicio
  • 06:00–07:00 UTC: Mirejo intervjuas sinjoron DOI Hirokaz
  • 07:00–08:00 UTC: Raportoj el eventoj prezentas la Italan Kongreson. Kia estis la 78a Itala Kongreso por la partoprenantoj? Por tion ekscii, aŭskultu la spertojn de Rossana GUASCONI kaj Manuel GIORGINI
  • 08:00–08:30 UTC: Brazilanoj pri gufujo dum IJK2014
kaj poste la lastaj 4 programeroj ripetiĝos ĝis la 3a UTC.

Tuttempa programo

antaŭa monato Aprilo 2017 posta monato
Lun Mar Mer Ĵaŭ Ven Sab Dim
          1 2
3 4 5 6 7 8 9
10 11 12 13 14 15 16
17 18 19 20 21 22 23
24 25 26 27 28 29 30
2017/04/10:
  • 03:00–04:00 UTC: Stefano Keller rakontas pri siaj agadoj kiel estrarano pri eksteraj rilatoj de UEA (unua parto)
  • 04:00–05:00 UTC: El la rakontoj de Facila Vento, ni aŭskultu hodiaŭ la rakontojn "Senpaga vendejo", "Mia urbo" kaj "Katrina"
  • 05:00–05:30 UTC: Oliver Walz pri la Sarlanda Kultura Semajnfino
  • 05:30–06:00 UTC: El la elsendoj de Radio Havano Kubo: Intervjuo kun Ĝoja de Ĉina Radio Internacia
kaj poste tiuj tri horoj ripetiĝas dum la tuta tago.