Bonvenon al Muzaiko!

Muzaiko estas tuttempa tutmonda tutmojosa tutesperanta retradio-kanalo! Muzaiko ludas por vi 24 horojn en tago muzikon, programerojn, novaĵojn, informojn, raportojn, arkivaĵojn kaj multe pli!

Se vi volas scii pli aŭ ŝatus kunlabori, vi estas tre bonvena skribi al info ĉe muzaiko.info - Muzaiko estas via radio, kiun ankaŭ vi kreas!

Ĉu vi sciis ke eblas ĉiam aŭskulti multajn el la programeroj de Muzaiko? Por tion fari klaku ĉi-tien, elektu vian ŝatatan programeron, klaku al detaloj, kaj poste ĝuu la aŭskultadon.

Aktuala programo

  • 22:00–23:00 UTC: Fama esperantisto, profesoro pri astronomio s-ro Amri Wandel vizitis Pekinon por partopreni en la granda internacia astronomia kongreso. Prezentita de ĈRI
  • 23:00–00:00 UTC: Pariza Ventro - 4a elsendo: Aleks, Armelle, Gijom', Melono kaj Platano denove renkontiĝis por manĝi apud la mikrofonoj de Pariza Ventro kaj paroli pri edukado. Ili invitis Céline Bernard, instruistinon en mezlernejo kaj ĉefredaktorinon de la franca revuo Espéranto Info. - parto B
  • 00:00–00:30 UTC: Ĝoja pri prelegturneo en Francio
  • 00:30–01:00 UTC: Intervjuo kun slovaka esperantisto Johano Vajs pri turismaj projektoj (2013)
kaj poste la lastaj 4 programeroj ripetiĝos ĝis la 3a UTC.

Tuttempa programo

antaŭa monato Aprilo 2017 posta monato
Lun Mar Mer Ĵaŭ Ven Sab Dim
          1 2
3 4 5 6 7 8 9
10 11 12 13 14 15 16
17 18 19 20 21 22 23
24 25 26 27 28 29 30
2017/04/21:
  • 03:00–04:00 UTC: Kulturaj minutoj prezentas intervjuon kun Vera Barandovská, kiu rakontas pri kial ŝi instruas Interlingvistikon en Poznano, kial ŝi interesiĝas pri la temo, kaj eĉ pli! (dua parto)
  • 04:00–05:00 UTC: Pri Pasporta Servo rakontas al ni Aleks
  • 06:30–07:00 UTC: Ana Manero kaj Miguel Fernández prezentas Prado Esteban, kiu deklamis la poemon "Mi konas ĉiujn fabelojn" dum la 86a SAT-Kongreso
  • 06:30–07:00 UTC: Elektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno. Pliajn informojn kaj aliajn novaĵojn vi trovas en www.espero.com.cn
kaj poste tiuj tri horoj ripetiĝas dum la tuta tago.