Bonvenon al Muzaiko!

Muzaiko estas tuttempa tutmonda tutmojosa tutesperanta retradio-kanalo! Muzaiko ludas por vi 24 horojn en tago muzikon, programerojn, novaĵojn, informojn, raportojn, arkivaĵojn kaj multe pli!

Se vi volas scii pli aŭ ŝatus kunlabori, vi estas tre bonvena skribi al info ĉe muzaiko.info - Muzaiko estas via radio, kiun ankaŭ vi kreas!

Ĉu vi sciis ke eblas ĉiam aŭskulti multajn el la programeroj de Muzaiko? Por tion fari klaku ĉi-tien, elektu vian ŝatatan programeron, klaku al detaloj, kaj poste ĝuu la aŭskultadon.

Aktuala programo

  • 12:30–13:00 UTC: Anna laŭtlegas "La Varma Rivereto"
  • 13:00–14:00 UTC: El la arĥivejo de Varsovia Vento Platano kunmetis por vi intervjuon kun La Perdita Generacio. La originala intervjuo estis farita kun sveda grupo La Perdita Generacio en 2008
  • 14:00–15:00 UTC: Intervjuo de Aleks Kadar kun Bertrand Hugon pri la seminario Kaj nun ni estu eŭropanoj!
  • 15:00–15:30 UTC: Norbert Bludau rakontas pri laktoza netoleremo
kaj poste la lastaj 4 programeroj ripetiĝos ĝis la 3a UTC.

Tuttempa programo

antaŭa monato Aprilo 2017 posta monato
Lun Mar Mer Ĵaŭ Ven Sab Dim
          1 2
3 4 5 6 7 8 9
10 11 12 13 14 15 16
17 18 19 20 21 22 23
24 25 26 27 28 29 30
2017/04/30:
  • 03:00–04:00 UTC: El la elsendoj de ĈRI: S-ro Fernando Maia, esperantisto el Brazilo, 29-jara profesoro pri geologio, kasisto de Brazila Esperantista Junuralo
  • 04:00–05:00 UTC: Michael Boris Mandirola pri KODEJO
  • 05:00–06:00 UTC: Raporto el la 4a JES - sesa parto (la raporto estis registrita ĉirkaŭ la 3a matene, bonvolu pardoni la lacajn voĉojn ;))
kaj poste tiuj tri horoj ripetiĝas dum la tuta tago.