Bonvenon al Muzaiko!

Muzaiko estas tuttempa tutmonda tutmojosa tutesperanta retradio-kanalo! Muzaiko ludas por vi 24 horojn en tago muzikon, programerojn, novaĵojn, informojn, raportojn, arkivaĵojn kaj multe pli!

Se vi volas scii pli aŭ ŝatus kunlabori, vi estas tre bonvena skribi al info ĉe muzaiko.info - Muzaiko estas via radio, kiun ankaŭ vi kreas!

Ĉu vi sciis ke eblas ĉiam aŭskulti multajn el la programeroj de Muzaiko? Por tion fari klaku ĉi-tien, elektu vian ŝatatan programeron, klaku al detaloj, kaj poste ĝuu la aŭskultadon.

Aktuala programo

  • 06:00–07:00 UTC: El la kelo de RadioZam : Interkultura seminario kiu okazis en Sarajevo (2004)
  • 07:00–08:00 UTC: Roĝer Borĝes faras intervjuojn de diversaj esperantistoj el Brazilo
  • 08:00–09:00 UTC: Vikinovaĵoj intervjuas al Jorge Montanari, trejnisto de la Esperanta Selektitaro
kaj poste la lastaj 3 programeroj ripetiĝos ĝis la 3a UTC.

Tuttempa programo

antaŭa monato Junio 2017 posta monato
Lun Mar Mer Ĵaŭ Ven Sab Dim
      1 2 3 4
5 6 7 8 9 10 11
12 13 14 15 16 17 18
19 20 21 22 23 24 25
26 27 28 29 30    
2017/06/22:
  • 03:00–04:00 UTC: El la elsendoj de 3ZZZ: Bernie Heinze, esperantisto el Melburno kaj abelbredisto, parolas pri la abeloj indiĝenaj al Aŭstralio.
  • 04:00–05:00 UTC: Prelego de István Ertl pri raŭmismo, civitanismo kaj ankaŭ pri la diversaj evoluoj de lingva komunikado ekde la pasinta jarcento - registrita dum la Brita Kongreso (dua parto)
  • 05:00–06:00 UTC: Heidi Goes rakontas pri sia sperto en Indonezio kaj Orienta Timoro
kaj poste tiuj tri horoj ripetiĝas dum la tuta tago.