Bonvenon al Muzaiko!

Muzaiko estas tuttempa tutmonda tutmojosa tutesperanta retradio-kanalo! Muzaiko ludas por vi 24 horojn en tago muzikon, programerojn, novaĵojn, informojn, raportojn, arkivaĵojn kaj multe pli!

Se vi volas scii pli aŭ ŝatus kunlabori, vi estas tre bonvena skribi al info ĉe muzaiko.info - Muzaiko estas via radio, kiun ankaŭ vi kreas!

Pro teknikaj problemoj nuntempe - espereble portempe - ne aŭskulteblas la rektaj elsendoj. Ĉu vi sciis ke eblas ĉiam aŭskulti multajn el la programeroj de Muzaiko? Por tion fari klaku ĉi-tien, elektu vian ŝatatan programeron, klaku al detaloj, kaj poste ĝuu la aŭskultadon.

Aktuala programo

  • 22:00–23:00 UTC: Stefano Keller rakontas pri siaj agadoj kiel estrarano pri eksteraj rilatoj de UEA (unua parto)
  • 23:00–00:00 UTC: Intervjuo de Aleks Kadar kun Bertrand Hugon pri la seminario Kaj nun ni estu eŭropanoj!
  • 00:00–01:00 UTC: La programo de Esperantistaj muzikistoj prezentas intervjuon kun ĴomArt kaj Nataŝa
kaj poste la lastaj 3 programeroj ripetiĝos ĝis la 3a UTC.

Tuttempa programo

antaŭa monato Aŭgusto 2017 posta monato
Lun Mar Mer Ĵaŭ Ven Sab Dim
  1 2 3 4 5 6
7 8 9 10 11 12 13
14 15 16 17 18 19 20
21 22 23 24 25 26 27
28 29 30 31      
2017/08/19:
  • 03:00–04:00 UTC: Zhou Mack pri sia esperantiĝo kaj la movado - FESTO2014
  • 04:00–05:00 UTC: Pri la danĝero de iksodoj rakontas Lisa, la intervjuon muntis: Natalija Pendjiur (unua parto)
  • 05:00–05:30 UTC: Julia rakontas "La mondo estas vilaĝo"
  • 05:30–06:00 UTC: Translokiĝas maljuna sinjorino: Artikolon pri futbala eminentaĵo, verkitan de Roberto Pigro kaj eldonitan en Monato laŭtlegas Paul Roberts.
kaj poste tiuj tri horoj ripetiĝas dum la tuta tago.