Bonvenon al Muzaiko!

Muzaiko estas tuttempa tutmonda tutmojosa tutesperanta retradio-kanalo! Muzaiko ludas por vi 24 horojn en tago muzikon, programerojn, novaĵojn, informojn, raportojn, arkivaĵojn kaj multe pli!

Se vi volas scii pli aŭ ŝatus kunlabori, vi estas tre bonvena skribi al info ĉe muzaiko.info - Muzaiko estas via radio, kiun ankaŭ vi kreas!

Ĉu vi sciis ke eblas ĉiam aŭskulti multajn el la programeroj de Muzaiko? Por tion fari klaku ĉi-tien, elektu vian ŝatatan programeron, klaku al detaloj, kaj poste ĝuu la aŭskultadon.

Aktuala programo

  • 12:30–13:00 UTC: Anna laŭtlegas "La Varma Rivereto"
  • 13:00–14:00 UTC: El la arĥivejo de Varsovia Vento Platano kunmetis por vi intervjuon kun La Perdita Generacio. La originala intervjuo estis farita kun sveda grupo La Perdita Generacio en 2008
  • 14:00–15:00 UTC: Intervjuo de Aleks Kadar kun Bertrand Hugon pri la seminario Kaj nun ni estu eŭropanoj!
  • 15:00–15:30 UTC: Norbert Bludau rakontas pri laktoza netoleremo
kaj poste la lastaj 4 programeroj ripetiĝos ĝis la 3a UTC.

Tuttempa programo

antaŭa monato Septembro 2017 posta monato
Lun Mar Mer Ĵaŭ Ven Sab Dim
        1 2 3
4 5 6 7 8 9 10
11 12 13 14 15 16 17
18 19 20 21 22 23 24
25 26 27 28 29 30  
2017/09/22:
  • 03:00–04:00 UTC: Vegetarismo tra la mondo vizitas Italion (unua parto)
  • 04:00–05:00 UTC: Naskiĝis la Centro de Esperanto por Mediteraneo: Intervjuo kun Bruĉjo Kasini rekte el Mazara del Valo, Sicilio, loko de la Kongreso de Esperanto en Italujo 2012
  • 05:00–05:30 UTC: El la elsendoj de Radio Havano Kubo: Prezidento de Kubo en UN
  • 05:30–06:00 UTC: El la elsendoj de Radio Havano Kubo: Intervjuo kun Ĝoja de Ĉina Radio Internacia
kaj poste tiuj tri horoj ripetiĝas dum la tuta tago.