Bonvenon al Muzaiko!

Muzaiko estas tuttempa tutmonda tutmojosa tutesperanta retradio-kanalo! Muzaiko ludas por vi 24 horojn en tago muzikon, programerojn, novaĵojn, informojn, raportojn, arkivaĵojn kaj multe pli!

Se vi volas scii pli aŭ ŝatus kunlabori, vi estas tre bonvena skribi al info ĉe muzaiko.info - Muzaiko estas via radio, kiun ankaŭ vi kreas!

Pro teknikaj problemoj nuntempe - espereble portempe - ne aŭskulteblas la rektaj elsendoj. Ĉu vi sciis ke eblas ĉiam aŭskulti multajn el la programeroj de Muzaiko? Por tion fari klaku ĉi-tien, elektu vian ŝatatan programeron, klaku al detaloj, kaj poste ĝuu la aŭskultadon.

Aktuala programo

  • 21:00–22:00 UTC: La programo de Esperantistaj muzikistoj prezentas intervjuon kun ĴomArt kaj Nataŝa
  • 22:00–23:00 UTC: Stefano Keller rakontas pri siaj agadoj kiel estrarano pri eksteraj rilatoj de UEA (unua parto)
  • 23:00–00:00 UTC: Intervjuo de Aleks Kadar kun Bertrand Hugon pri la seminario Kaj nun ni estu eŭropanoj!
kaj poste la lastaj 3 programeroj ripetiĝos ĝis la 3a UTC.

Tuttempa programo

antaŭa monato Februaro 2018 posta monato
Lun Mar Mer Ĵaŭ Ven Sab Dim
      1 2 3 4
5 6 7 8 9 10 11
12 13 14 15 16 17 18
19 20 21 22 23 24 25
26 27 28        
2018/02/01:
  • 04:00–05:00 UTC: El la podkastoj de Voĉoj el Japanio en Muzaiko hodiaŭ estas prezentata: Intervjuo kun Profesoro Kuze
  • 05:00–06:00 UTC: La 12-an de oktobro en Pekino, en la kunvenejo de la Ĉina Internacia Eldona Grupo, solene okazis la kunveno memore al la 125-jariĝo de Esperanto - el la elsendoj de ĈRI
  • 06:00–07:00 UTC: Alvaro Motta pri daŭripova evoluo kaj spiritismo - dum UK2014
kaj poste tiuj tri horoj ripetiĝas dum la tuta tago.