Bonvenon al Muzaiko!

Muzaiko estas tuttempa tutmonda tutmojosa tutesperanta retradio-kanalo! Muzaiko ludas por vi 24 horojn en tago muzikon, programerojn, novaĵojn, informojn, raportojn, arkivaĵojn kaj multe pli!

Se vi volas scii pli aŭ ŝatus kunlabori, vi estas tre bonvena skribi al info ĉe muzaiko.info - Muzaiko estas via radio, kiun ankaŭ vi kreas!

Ĉu vi sciis ke eblas ĉiam aŭskulti multajn el la programeroj de Muzaiko? Por tion fari klaku ĉi-tien, elektu vian ŝatatan programeron, klaku al detaloj, kaj poste ĝuu la aŭskultadon.

Aktuala programo

  • 12:00–13:00 UTC: Naskiĝis la Centro de Esperanto por Mediteraneo: Intervjuo kun Szabolcs Szilva rekte el Mazara del Valo, Sicilio, kie li instruas Esperanton en pluraj lernejoj
  • 13:00–14:00 UTC: El la arĥivejo de Varsovia Vento, Platano kunmetis por vi intervjuon kun Alejandro Cossavella (intervjuo el 2008)
  • 14:00–15:00 UTC: Michele Gazzola pri lingva justeco en Eŭropa Unio
kaj poste la lastaj 3 programeroj ripetiĝos ĝis la 3a UTC.

Tuttempa programo

antaŭa monato Marto 2018 posta monato
Lun Mar Mer Ĵaŭ Ven Sab Dim
      1 2 3 4
5 6 7 8 9 10 11
12 13 14 15 16 17 18
19 20 21 22 23 24 25
26 27 28 29 30 31  
2018/03/12:
  • 04:00–05:00 UTC: El la rakontoj de Facila Vento, ni aŭskultu hodiaŭ la rakontojn: Ateismo kaj Mirinda lingvo
  • 05:00–06:00 UTC: Francis rakontas pri tekstadaptado por kantoj, eŭrovido kaj multe pli
  • 06:00–06:30 UTC: Antoine Kouassi Kouablan rilate al la graveco de daŭra agado - registrita dum la Afrika Kongreso
  • 06:30–07:00 UTC: Kiel ekaperas Esperanto-kurso de vizito - rakontas Antoine Kouassi Kouablan el Ebur-Bordo
kaj poste tiuj tri horoj ripetiĝas dum la tuta tago.