Bonvenon al Muzaiko!

Muzaiko estas tuttempa tutmonda tutmojosa tutesperanta retradio-kanalo! Muzaiko ludas por vi 24 horojn en tago muzikon, programerojn, novaĵojn, informojn, raportojn, arkivaĵojn kaj multe pli!

Se vi volas scii pli aŭ ŝatus kunlabori, vi estas tre bonvena skribi al info ĉe muzaiko.info - Muzaiko estas via radio, kiun ankaŭ vi kreas!

Ĉu vi sciis ke eblas ĉiam aŭskulti multajn el la programeroj de Muzaiko? Por tion fari klaku ĉi-tien, elektu vian ŝatatan programeron, klaku al detaloj, kaj poste ĝuu la aŭskultadon.

Aktuala programo

  • 12:00–13:00 UTC: Naskiĝis la Centro de Esperanto por Mediteraneo: Intervjuo kun Szabolcs Szilva rekte el Mazara del Valo, Sicilio, kie li instruas Esperanton en pluraj lernejoj
  • 13:00–14:00 UTC: El la arĥivejo de Varsovia Vento, Platano kunmetis por vi intervjuon kun Alejandro Cossavella (intervjuo el 2008)
  • 14:00–15:00 UTC: Michele Gazzola pri lingva justeco en Eŭropa Unio
kaj poste la lastaj 3 programeroj ripetiĝos ĝis la 3a UTC.

Tuttempa programo

antaŭa monato Marto 2018 posta monato
Lun Mar Mer Ĵaŭ Ven Sab Dim
      1 2 3 4
5 6 7 8 9 10 11
12 13 14 15 16 17 18
19 20 21 22 23 24 25
26 27 28 29 30 31  
2018/03/16:
  • 04:00–05:00 UTC: Pariza Ventro: parto de la unua parto de la tria elsendo (la programo povas esti maltaŭga por infanaj aŭskultantoj)
  • 05:00–05:30 UTC: Elektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno. Pliajn informojn kaj aliajn novaĵojn vi trovas en www.espero.com.cn
  • 05:30–06:00 UTC: Interalie - pozitivaj novaĵoj, elsendo 47
  • 06:00–07:00 UTC: Vegetarismo tra la mondo vizitas Italion (dua parto)
kaj poste tiuj tri horoj ripetiĝas dum la tuta tago.