Bonvenon al Muzaiko!

Muzaiko estas tuttempa tutmonda tutmojosa tutesperanta retradio-kanalo! Muzaiko ludas por vi 24 horojn en tago muzikon, programerojn, novaĵojn, informojn, raportojn, arkivaĵojn kaj multe pli!

Se vi volas scii pli aŭ ŝatus kunlabori, vi estas tre bonvena skribi al info ĉe muzaiko.info - Muzaiko estas via radio, kiun ankaŭ vi kreas!

Ĉu vi sciis ke eblas ĉiam aŭskulti multajn el la programeroj de Muzaiko? Por tion fari klaku ĉi-tien, elektu vian ŝatatan programeron, klaku al detaloj, kaj poste ĝuu la aŭskultadon.

Aktuala programo

  • 21:00–22:00 UTC: Pri Aurorurbo en Barato - Aurorurbo estas internacia urbo laŭ la filozofio de Sri Aurobindo
  • 22:00–23:00 UTC: El la arkivoj de Svisa Radio Internacia: Kontaktoj kun srilankanoj laŭ Stefano KELLER - III
  • 23:00–00:00 UTC: Partoprenu IJKn! Dudu rakontas pri la dua tago de la 67a IJK kaj pli
kaj poste la lastaj 3 programeroj ripetiĝos ĝis la 3a UTC.

Tuttempa programo

antaŭa monato Marto 2018 posta monato
Lun Mar Mer Ĵaŭ Ven Sab Dim
      1 2 3 4
5 6 7 8 9 10 11
12 13 14 15 16 17 18
19 20 21 22 23 24 25
26 27 28 29 30 31  
2018/03/25:
  • 03:00–04:00 UTC: El El Popola Ĉinio, Rafael intervjuas Saed, irana entreprenanto loĝanta en Ĉinio. www.espero.com.cn (unua parto)
  • 04:00–05:00 UTC: Esperantistaj muzikistoj prezentas intervjuon de Rafael Henrique Zerbetto kun Tone
  • 05:00–06:00 UTC: Naskiĝis la Centro de Esperanto por Mediteraneo: Intervjuo kun Bruĉjo Kasini rekte el Mazara del Valo, Sicilio, loko de la Kongreso de Esperanto en Italujo 2012
kaj poste tiuj tri horoj ripetiĝas dum la tuta tago.