Bonvenon al Muzaiko!

Muzaiko estas tuttempa tutmonda tutmojosa tutesperanta retradio-kanalo! Muzaiko ludas por vi 24 horojn en tago muzikon, programerojn, novaĵojn, informojn, raportojn, arkivaĵojn kaj multe pli!

Se vi volas scii pli aŭ ŝatus kunlabori, vi estas tre bonvena skribi al info ĉe muzaiko.info - Muzaiko estas via radio, kiun ankaŭ vi kreas!

Ĉu vi sciis ke eblas ĉiam aŭskulti multajn el la programeroj de Muzaiko? Por tion fari klaku ĉi-tien, elektu vian ŝatatan programeron, klaku al detaloj, kaj poste ĝuu la aŭskultadon.

Aktuala programo

  • 22:00–23:00 UTC: Du staĝantoj de E@I rakontas pri la detaloj... - se vi interesiĝas pri iĝi staĝanto de E@I, klaku ĉi-tien! (intervjuo registrita dum IJK-67 en Ukrainio)
  • 23:00–00:00 UTC: El la arkivoj de Svisa Radio Internacia: Kontaktoj kun srilankanoj laŭ Stefano KELLER - III
  • 00:00–01:00 UTC: Kulturaj minutoj prezentas intervjuon kun Vera Barandovská, kiu rakontas pri kial ŝi instruas Interlingvistikon en Poznano, kial ŝi interesiĝas pri la temo, kaj eĉ pli! (dua parto)
kaj poste la lastaj 3 programeroj ripetiĝos ĝis la 3a UTC.

Tuttempa programo

antaŭa monato Majo 2018 posta monato
Lun Mar Mer Ĵaŭ Ven Sab Dim
  1 2 3 4 5 6
7 8 9 10 11 12 13
14 15 16 17 18 19 20
21 22 23 24 25 26 27
28 29 30 31      
2018/05/11:
  • 03:00–04:00 UTC: Universitataj sistemoj tra la mondo prezentas la Italan sistemon (tria parto)
  • 04:00–05:00 UTC: Aleks Kadar intervjuas Trevor Steele en Parizo
  • 05:00–06:00 UTC: La muzikistino Helena MELNIKOVA estas malantaŭ la mikrofono de Johannes MUELLER
kaj poste tiuj tri horoj ripetiĝas dum la tuta tago.