Bonvenon al Muzaiko!

Muzaiko estas tuttempa tutmonda tutmojosa tutesperanta retradio-kanalo! Muzaiko ludas por vi 24 horojn en tago muzikon, programerojn, novaĵojn, informojn, raportojn, arkivaĵojn kaj multe pli!

Se vi volas scii pli aŭ ŝatus kunlabori, vi estas tre bonvena skribi al info ĉe muzaiko.info - Muzaiko estas via radio, kiun ankaŭ vi kreas!

Ĉu vi sciis ke eblas ĉiam aŭskulti multajn el la programeroj de Muzaiko? Por tion fari klaku ĉi-tien, elektu vian ŝatatan programeron, klaku al detaloj, kaj poste ĝuu la aŭskultadon.

Aktuala programo

  • 13:00–14:00 UTC: El la arĥivejo de Varsovia Vento Platano kunmetis por vi intervjuon kun La Perdita Generacio. La originala intervjuo estis farita kun sveda grupo La Perdita Generacio en 2008
  • 14:00–15:00 UTC: Novaĵoj pri la Scienca Revuo: Intervjuo pri la projekto reaperigi la arkivon de la Scienca Revuo
  • 15:00–16:00 UTC: Probal rakontas pri kredo - dua parto
kaj poste la lastaj 3 programeroj ripetiĝos ĝis la 3a UTC.

Tuttempa programo

antaŭa monato Majo 2018 posta monato
Lun Mar Mer Ĵaŭ Ven Sab Dim
  1 2 3 4 5 6
7 8 9 10 11 12 13
14 15 16 17 18 19 20
21 22 23 24 25 26 27
28 29 30 31      
2018/05/21:kaj poste tiuj tri horoj ripetiĝas dum la tuta tago.