Bonvenon al Muzaiko!

Muzaiko estas tuttempa tutmonda tutmojosa tutesperanta retradio-kanalo! Muzaiko ludas por vi 24 horojn en tago muzikon, programerojn, novaĵojn, informojn, raportojn, arkivaĵojn kaj multe pli!

Se vi volas scii pli aŭ ŝatus kunlabori, vi estas tre bonvena skribi al info ĉe muzaiko.info - Muzaiko estas via radio, kiun ankaŭ vi kreas!

Ĉu vi sciis ke eblas ĉiam aŭskulti multajn el la programeroj de Muzaiko? Por tion fari klaku ĉi-tien, elektu vian ŝatatan programeron, klaku al detaloj, kaj poste ĝuu la aŭskultadon.

Aktuala programo

  • 22:00–23:00 UTC: Katalin Kováts rakontas al Muzaiko pri RITE, la Reta Instruista trejnado ĉe edukado.net - unua parto
  • 23:00–00:00 UTC: Fransoazo intervjuas Martenon STRID pri tonsilaboj
  • 00:00–01:00 UTC: El la rakontoj de Facila Vento, ni aŭskultu hodiaŭ rakonton pri arto (la rakonto estas apartigita al tri partoj por la retradia elsendo)
kaj poste la lastaj 3 programeroj ripetiĝos ĝis la 3a UTC.

Tuttempa programo

antaŭa monato Junio 2018 posta monato
Lun Mar Mer Ĵaŭ Ven Sab Dim
        1 2 3
4 5 6 7 8 9 10
11 12 13 14 15 16 17
18 19 20 21 22 23 24
25 26 27 28 29 30  
2018/06/17:
  • 03:00–04:00 UTC: La 12-an de oktobro en Pekino, en la kunvenejo de la Ĉina Internacia Eldona Grupo, solene okazis la kunveno memore al la 125-jariĝo de Esperanto - el la elsendoj de ĈRI
  • 04:00–05:00 UTC: Antoine Kouassi Kouablan prelegas pri la movado en Ebur-Bordo - dum la Afrika Kongreso
  • 05:00–06:00 UTC: Stefano Keller rakontas pri siaj agadoj kiel estrarano pri eksteraj rilatoj de UEA (dua parto)
kaj poste tiuj tri horoj ripetiĝas dum la tuta tago.