Bonvenon al Muzaiko!

Muzaiko estas tuttempa tutmonda tutmojosa tutesperanta retradio-kanalo! Muzaiko ludas por vi 24 horojn en tago muzikon, programerojn, novaĵojn, informojn, raportojn, arkivaĵojn kaj multe pli!

Se vi volas scii pli aŭ ŝatus kunlabori, vi estas tre bonvena skribi al info ĉe muzaiko.info - Muzaiko estas via radio, kiun ankaŭ vi kreas!

Ĉu vi sciis ke eblas ĉiam aŭskulti multajn el la programeroj de Muzaiko? Por tion fari klaku ĉi-tien, elektu vian ŝatatan programeron, klaku al detaloj, kaj poste ĝuu la aŭskultadon.

Aktuala programo

kaj poste la lastaj 4 programeroj ripetiĝos ĝis la 3a UTC.

Tuttempa programo

antaŭa monato Julio 2018 posta monato
Lun Mar Mer Ĵaŭ Ven Sab Dim
            1
2 3 4 5 6 7 8
9 10 11 12 13 14 15
16 17 18 19 20 21 22
23 24 25 26 27 28 29
30 31          
2018/07/11:
  • 03:00–04:00 UTC: Mirejo intervjuas Jean Bosco Malanda pri Eŭropo
  • 04:00–05:00 UTC: Raportoj pri la 68a IJK en Hanojo - dua parto (kvara, kvina, kaj sesa tagoj)
  • 05:00–06:00 UTC: De la sonarkivo de Fondaĵo Ivo Lapenna Muzaiko prezentas - pri la Rezolucio de Unesko en Montevideo 1954-12-10 - aŭskultu la originalan registraĵon de Uneko ĉe ivolapenna.org
kaj poste tiuj tri horoj ripetiĝas dum la tuta tago.