Bonvenon al Muzaiko!

Muzaiko estas tuttempa tutmonda tutmojosa tutesperanta retradio-kanalo! Muzaiko ludas por vi 24 horojn en tago muzikon, programerojn, novaĵojn, informojn, raportojn, arkivaĵojn kaj multe pli!

Se vi volas scii pli aŭ ŝatus kunlabori, vi estas tre bonvena skribi al info ĉe muzaiko.info - Muzaiko estas via radio, kiun ankaŭ vi kreas!

Ĉu vi sciis ke eblas ĉiam aŭskulti multajn el la programeroj de Muzaiko? Por tion fari klaku ĉi-tien, elektu vian ŝatatan programeron, klaku al detaloj, kaj poste ĝuu la aŭskultadon.

Aktuala programo

  • 02:30–03:00 UTC: Studento el Lomeo pri la Afrika Kongreso
  • 03:00–04:00 UTC: Volontulado tra la mondo prezentas: Probal Dasgupta rakontas pri siaj spertoj kiel volontulo en la Centra Oficejo
  • 04:00–05:00 UTC: El la tria provelsendo de Muzaiko: Saluton, Radiemuloj! prezentas la Polan retradion en Esperanto
  • 05:00–05:30 UTC: Pri interago inter denaska lingvo kaj Esperanto
  • 05:30–06:00 UTC: Kiam la denaska lingvo malebligas ĝustan prononcon en Esperanto
kaj poste la lastaj 4 programeroj ripetiĝos ĝis la 3a UTC.

Tuttempa programo

antaŭa monato Januaro 2019 posta monato
Lun Mar Mer Ĵaŭ Ven Sab Dim
  1 2 3 4 5 6
7 8 9 10 11 12 13
14 15 16 17 18 19 20
21 22 23 24 25 26 27
28 29 30 31      
2019/01/25:
  • 03:00–04:00 UTC: Pri biciklado tra Eŭropo en 1987 rakontas al ni Jorgos - sepa (lasta) parto
  • 04:00–05:00 UTC: Pri la vivo de TEJO-volontuloj rakontas Marteno Minich
  • 05:00–06:00 UTC: El la 4a provelsendo de Muzaiko: Esperantistoj aktivas prezentas Céline Bernard, kiu rakontos al ni pri la grupo en la urbo de Orange, en Francio
kaj poste tiuj tri horoj ripetiĝas dum la tuta tago.