Bonvenon al Muzaiko!

Muzaiko estas tuttempa tutmonda tutmojosa tutesperanta retradio-kanalo! Muzaiko ludas por vi 24 horojn en tago muzikon, programerojn, novaĵojn, informojn, raportojn, arkivaĵojn kaj multe pli!

Se vi volas scii pli aŭ ŝatus kunlabori, vi estas tre bonvena skribi al info ĉe muzaiko.info - Muzaiko estas via radio, kiun ankaŭ vi kreas!

Ĉu vi sciis ke eblas ĉiam aŭskulti multajn el la programeroj de Muzaiko? Por tion fari klaku ĉi-tien, elektu vian ŝatatan programeron, klaku al detaloj, kaj poste ĝuu la aŭskultadon.

Aktuala programo

  • 20:00–21:00 UTC: Fransoazo intervjuas Martenon STRID pri tonsilaboj
  • 21:00–22:00 UTC: El la rakontoj de Facila Vento, ni aŭskultu hodiaŭ rakonton pri arto (la rakonto estas apartigita al tri partoj por la retradia elsendo)
  • 22:00–23:00 UTC: Katalin Kováts rakontas al Muzaiko pri RITE, la Reta Instruista trejnado ĉe edukado.net - unua parto
kaj poste la lastaj 3 programeroj ripetiĝos ĝis la 3a UTC.

Tuttempa programo

antaŭa monato Novembro 2019 posta monato
Lun Mar Mer Ĵaŭ Ven Sab Dim
        1 2 3
4 5 6 7 8 9 10
11 12 13 14 15 16 17
18 19 20 21 22 23 24
25 26 27 28 29 30  
2019/11/18:
  • 04:00–05:00 UTC: Aleks Kadar intervjuas la prezidanton de UEA (Mark Fettes) dum UK 2013
  • 05:00–06:00 UTC: El la rakontoj de Esperanta Podkasto Facila: Estonteco, el la rakontoj de Facila Vento: Krea Komunaĵo kaj Mia vivo el lingva vidpunkto
  • 06:00–07:00 UTC: Pariza Ventro - 4a elsendo: Aleks, Armelle, Gijom', Melono kaj Platano denove renkontiĝis por manĝi apud la mikrofonoj de Pariza Ventro kaj paroli pri edukado. Ili invitis Céline Bernard, instruistinon en mezlernejo kaj ĉefredaktorinon de la franca revuo Espéranto Info. - parto B
kaj poste tiuj tri horoj ripetiĝas dum la tuta tago.