Bonvenon al Muzaiko!

Muzaiko estas tuttempa tutmonda tutmojosa tutesperanta retradio-kanalo! Muzaiko ludas por vi 24 horojn en tago muzikon, programerojn, novaĵojn, informojn, raportojn, arkivaĵojn kaj multe pli!

Se vi volas scii pli aŭ ŝatus kunlabori, vi estas tre bonvena skribi al info ĉe muzaiko.info - Muzaiko estas via radio, kiun ankaŭ vi kreas!

Ĉu vi sciis ke eblas ĉiam aŭskulti multajn el la programeroj de Muzaiko? Por tion fari klaku ĉi-tien, elektu vian ŝatatan programeron, klaku al detaloj, kaj poste ĝuu la aŭskultadon.

Aktuala programo

  • 07:30–08:00 UTC: Indianan fabelon, kiun tradukis Maria Miniĥová, laŭtlegis por vi Eva
  • 08:00–09:00 UTC: Aleks Kadar intervjuas Trevor Steele en Parizo
  • 09:00–09:30 UTC: Elektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno. Pliajn informojn kaj aliajn novaĵojn vi trovas en www.espero.com.cn
  • 09:30–10:00 UTC: Kuiru kun Petra! - Krespoj
  • 10:00–10:30 UTC: Armena Fabelo: Unu ofico pli valoras ol mil trezoroj - tradukis Andy Hernandéz kaj voĉlegis Eva Fitzelová
kaj poste la lastaj 5 programeroj ripetiĝos ĝis la 3a UTC.

Tuttempa programo

antaŭa monato Februaro 2019 posta monato
Lun Mar Mer Ĵaŭ Ven Sab Dim
        1 2 3
4 5 6 7 8 9 10
11 12 13 14 15 16 17
18 19 20 21 22 23 24
25 26 27 28      
2019/02/06:
  • 03:00–04:00 UTC: Mirejo parolas kun Jeanne pri la evoluo de la statuso de la bretona lingvo
  • 04:00–05:00 UTC: Naskiĝis la Centro de Esperanto por Mediteraneo: Intervjuo kun Bruĉjo Kasini rekte el Mazara del Valo, Sicilio, loko de la Kongreso de Esperanto en Italujo 2012
  • 05:00–06:00 UTC: Raporto el la 4a JES - kvara parto
kaj poste tiuj tri horoj ripetiĝas dum la tuta tago.