Bonvenon al Muzaiko!

Muzaiko estas tuttempa tutmonda tutmojosa tutesperanta retradio-kanalo! Muzaiko ludas por vi 24 horojn en tago muzikon, programerojn, novaĵojn, informojn, raportojn, arkivaĵojn kaj multe pli!

Se vi volas scii pli aŭ ŝatus kunlabori, vi estas tre bonvena skribi al info ĉe muzaiko.info - Muzaiko estas via radio, kiun ankaŭ vi kreas!

Ĉu vi sciis ke eblas ĉiam aŭskulti multajn el la programeroj de Muzaiko? Por tion fari klaku ĉi-tien, elektu vian ŝatatan programeron, klaku al detaloj, kaj poste ĝuu la aŭskultadon.

Aktuala programo

  • 15:00–16:00 UTC: Pri biciklado tra Eŭropo en 1987 rakontas al ni Jorgos - kvina parto
  • 16:00–17:00 UTC: El la arĥivejo de Varsovia Vento Platano kunmetis por vi intervjuon kun Martin Wiese. La originala intervjuo estis farita kun Martin Wiese (eks-Persone) sveda muzikisto en 2009
  • 17:00–18:00 UTC: Esperantistoj aktivas prezentas intervjuon kun Katalin KOVÁTS pri la novtipaj lingvoekzamenoj de UEA-ITK, bazitaj sur la Komuna Eŭropa Referenckadro (dua parto)
kaj poste la lastaj 3 programeroj ripetiĝos ĝis la 3a UTC.

Tuttempa programo

antaŭa monato Marto 2019 posta monato
Lun Mar Mer Ĵaŭ Ven Sab Dim
        1 2 3
4 5 6 7 8 9 10
11 12 13 14 15 16 17
18 19 20 21 22 23 24
25 26 27 28 29 30 31
2019/03/29:
  • 03:00–04:00 UTC: Rikardo kaj Jeanne-Marie Cash rakontas pri diversaj esperantaĵoj - (registrita dum la IFEF-UFE kongreso, majo 2013)
  • 04:00–05:00 UTC: Vegetarismo tra la mondo vizitas Meksikon
  • 05:00–06:00 UTC: Andrej Grigorjev rakontas pri la Siberia fervoista vivo en Rusio (intervjuo registrita dum la IFEF-UFE kongreso, majo 2013)
kaj poste tiuj tri horoj ripetiĝas dum la tuta tago.