Bonvenon al Muzaiko!

Muzaiko estas tuttempa tutmonda tutmojosa tutesperanta retradio-kanalo! Muzaiko ludas por vi 24 horojn en tago muzikon, programerojn, novaĵojn, informojn, raportojn, arkivaĵojn kaj multe pli!

Se vi volas scii pli aŭ ŝatus kunlabori, vi estas tre bonvena skribi al info ĉe muzaiko.info - Muzaiko estas via radio, kiun ankaŭ vi kreas!

Ĉu vi sciis ke eblas ĉiam aŭskulti multajn el la programeroj de Muzaiko? Por tion fari klaku ĉi-tien, elektu vian ŝatatan programeron, klaku al detaloj, kaj poste ĝuu la aŭskultadon.

Aktuala programo

  • 22:30–23:00 UTC: El la elsendoj de Radio Havano Kubo: Intervjuo kun Ĝoja de Ĉina Radio Internacia
  • 23:00–00:00 UTC: Duncan Charters raportas pri la poliglota konferenco en Berlino
  • 00:00–01:00 UTC: El la elsendoj de 3ZZZ: Bernie Heinze, esperantisto el Melburno kaj abelbredisto, parolas pri la abeloj indiĝenaj al Aŭstralio.
  • 01:00–01:30 UTC: El la elsendoj de Radio Havano Kubo: Prezidento de Kubo en UN
kaj poste la lastaj 4 programeroj ripetiĝos ĝis la 3a UTC.

Tuttempa programo

antaŭa monato Marto 2019 posta monato
Lun Mar Mer Ĵaŭ Ven Sab Dim
        1 2 3
4 5 6 7 8 9 10
11 12 13 14 15 16 17
18 19 20 21 22 23 24
25 26 27 28 29 30 31
2019/03/03:
  • 03:00–04:00 UTC: El la elsendoj de ĈRI: S-ro Fernando Maia, esperantisto el Brazilo, 29-jara profesoro pri geologio, kasisto de Brazila Esperantista Junuralo
  • 04:00–04:30 UTC: Kiel ekaperas Esperanto-kurso de vizito - rakontas Antoine Kouassi Kouablan el Ebur-Bordo
  • 04:30–05:00 UTC: Luis Jorge Santos Morales pri la graveco de internaciaj aranĝoj post la Tria Tutmonda KER-ekzamentago
  • 05:00–06:00 UTC: Ni aŭskultu erojn de la Vikipedia artikolo pri Tibor Sekelj
kaj poste tiuj tri horoj ripetiĝas dum la tuta tago.