Bonvenon al Muzaiko!

Muzaiko estas tuttempa tutmonda tutmojosa tutesperanta retradio-kanalo! Muzaiko ludas por vi 24 horojn en tago muzikon, programerojn, novaĵojn, informojn, raportojn, arkivaĵojn kaj multe pli!

Se vi volas scii pli aŭ ŝatus kunlabori, vi estas tre bonvena skribi al info ĉe muzaiko.info - Muzaiko estas via radio, kiun ankaŭ vi kreas!

Ĉu vi sciis ke eblas ĉiam aŭskulti multajn el la programeroj de Muzaiko? Por tion fari klaku ĉi-tien, elektu vian ŝatatan programeron, klaku al detaloj, kaj poste ĝuu la aŭskultadon.

Aktuala programo

  • 18:00–19:00 UTC: Kulturaj minutoj prezentas intervjuon kun Vera Barandovská, kiu rakontas pri kial ŝi instruas Interlingvistikon en Poznano, kial ŝi interesiĝas pri la temo, kaj eĉ pli! (dua parto)
  • 19:00–20:00 UTC: Universitataj sistemoj tra la mondo prezentas University College en Nederlando, kun Stela kaj Roĉjo
  • 20:00–21:00 UTC: Rakontoj pri Muzaiko - elsendo registrita por la unua naskiĝtago de Muzaiko
kaj poste la lastaj 3 programeroj ripetiĝos ĝis la 3a UTC.

Tuttempa programo

antaŭa monato Aprilo 2019 posta monato
Lun Mar Mer Ĵaŭ Ven Sab Dim
1 2 3 4 5 6 7
8 9 10 11 12 13 14
15 16 17 18 19 20 21
22 23 24 25 26 27 28
29 30          
2019/04/18:
  • 03:00–04:00 UTC: El la podkastoj de Radio Aktiva Radioaktivaj sonbildoj prezentas gamelanon
  • 04:00–05:00 UTC: Verda Stacio elsendas: Raporto pri la 2-a Tutmonda pupekspozicio okazinta en la urbo Higashikagawa - Japanio inter la 29a de septembro kaj la 8a de oktobro 2012 - okaze de la evento estis intrevjuita fama subtenanto de Esperanto Etsuo Miyoshi
  • 05:00–06:00 UTC: Kulturaj minutoj prezentas intervjuon kun Vera Barandovská, kiu rakontas pri kial ŝi instruas Interlingvistikon en Poznano, kial ŝi interesiĝas pri la temo, kaj eĉ pli! (unua parto)
kaj poste tiuj tri horoj ripetiĝas dum la tuta tago.