Bonvenon al Muzaiko!

Muzaiko estas tuttempa tutmonda tutmojosa tutesperanta retradio-kanalo! Muzaiko ludas por vi 24 horojn en tago muzikon, programerojn, novaĵojn, informojn, raportojn, arkivaĵojn kaj multe pli!

Se vi volas scii pli aŭ ŝatus kunlabori, vi estas tre bonvena skribi al info ĉe muzaiko.info - Muzaiko estas via radio, kiun ankaŭ vi kreas!

Ĉu vi sciis ke eblas ĉiam aŭskulti multajn el la programeroj de Muzaiko? Por tion fari klaku ĉi-tien, elektu vian ŝatatan programeron, klaku al detaloj, kaj poste ĝuu la aŭskultadon.

Aktuala programo

kaj poste la lastaj 3 programeroj ripetiĝos ĝis la 3a UTC.

Tuttempa programo

antaŭa monato Aprilo 2019 posta monato
Lun Mar Mer Ĵaŭ Ven Sab Dim
1 2 3 4 5 6 7
8 9 10 11 12 13 14
15 16 17 18 19 20 21
22 23 24 25 26 27 28
29 30          
2019/04/05:
  • 03:00–04:00 UTC: El la tria provelsendo de Muzaiko: Universitataj sistemoj tra la mondo prezentas la valonan sistemon en Belgio
  • 04:00–05:00 UTC: El la kelo de RadioZam : Interkultura seminario kiu okazis en Sarajevo (2004)
  • 05:00–06:00 UTC: Kulturaj minutoj prezentas la poemon La vojo laŭtlegitan de Jianping, alvokon de Diego por substekstigi filmojn kaj Ŝtonĉjo laŭtlegas sian tradukitan tekston (la originalan verkis Janick Magne) : Revenante el la infektita fermitareo de Fukuŝimo
kaj poste tiuj tri horoj ripetiĝas dum la tuta tago.