Bonvenon al Muzaiko!

Muzaiko estas tuttempa tutmonda tutmojosa tutesperanta retradio-kanalo! Muzaiko ludas por vi 24 horojn en tago muzikon, programerojn, novaĵojn, informojn, raportojn, arkivaĵojn kaj multe pli!

Se vi volas scii pli aŭ ŝatus kunlabori, vi estas tre bonvena skribi al info ĉe muzaiko.info - Muzaiko estas via radio, kiun ankaŭ vi kreas!

Ĉu vi sciis ke eblas ĉiam aŭskulti multajn el la programeroj de Muzaiko? Por tion fari klaku ĉi-tien, elektu vian ŝatatan programeron, klaku al detaloj, kaj poste ĝuu la aŭskultadon.

Aktuala programo

  • 21:00–22:00 UTC: El la rakontoj de Facila Vento, ni aŭskultu hodiaŭ rakonton pri arto (la rakonto estas apartigita al tri partoj por la retradia elsendo)
  • 22:00–23:00 UTC: Katalin Kováts rakontas al Muzaiko pri RITE, la Reta Instruista trejnado ĉe edukado.net - unua parto
  • 23:00–00:00 UTC: Fransoazo intervjuas Martenon STRID pri tonsilaboj
kaj poste la lastaj 3 programeroj ripetiĝos ĝis la 3a UTC.

Tuttempa programo

antaŭa monato Junio 2019 posta monato
Lun Mar Mer Ĵaŭ Ven Sab Dim
          1 2
3 4 5 6 7 8 9
10 11 12 13 14 15 16
17 18 19 20 21 22 23
24 25 26 27 28 29 30
2019/06/18:
  • 03:00–04:00 UTC: El la arĥivejo de Varsovia Vento Platano kunmetis por vi intervjuon kun Eterne Rima, repisto el Japanio
  • 04:00–05:00 UTC: Elsendo de ĈRI: Kia estas vera Ĉinio en la okuloj de alilandanoj? Lina tiucele faris intervjuojn al kelkaj alilandanoj en Ĉinio. Per sia vivo-sperto, ili diras al vi kia estas Ĉinio. Nun bonvole sekvu la intervjuon al Michel el Francio.
  • 05:00–06:00 UTC: Stefano Keller rakontas pri siaj agadoj kiel estrarano pri eksteraj rilatoj de UEA (dua parto)
kaj poste tiuj tri horoj ripetiĝas dum la tuta tago.