Bonvenon al Muzaiko!

Muzaiko estas tuttempa tutmonda tutmojosa tutesperanta retradio-kanalo! Muzaiko ludas por vi 24 horojn en tago muzikon, programerojn, novaĵojn, informojn, raportojn, arkivaĵojn kaj multe pli!

Se vi volas scii pli aŭ ŝatus kunlabori, vi estas tre bonvena skribi al info ĉe muzaiko.info - Muzaiko estas via radio, kiun ankaŭ vi kreas!

Ĉu vi sciis ke eblas ĉiam aŭskulti multajn el la programeroj de Muzaiko? Por tion fari klaku ĉi-tien, elektu vian ŝatatan programeron, klaku al detaloj, kaj poste ĝuu la aŭskultadon.

Aktuala programo

kaj poste la lastaj 4 programeroj ripetiĝos ĝis la 3a UTC.

Tuttempa programo

antaŭa monato Junio 2019 posta monato
Lun Mar Mer Ĵaŭ Ven Sab Dim
          1 2
3 4 5 6 7 8 9
10 11 12 13 14 15 16
17 18 19 20 21 22 23
24 25 26 27 28 29 30
2019/06/04:
  • 03:00–03:30 UTC: Francesco Maurelli (ĉeforganizanto) rakontas pri la 109a Skota Kongreso okazonta en junio 2014
  • 03:30–04:00 UTC: Pri la EEU kongreso, kiu okazos en Rijeka en 2014
  • 04:00–05:00 UTC: El la arĥivejo de Varsovia Vento, Platano kunmetis por vi intervjuon kun la Pafklik. La originala intervjuo estis registrita en decembro de 2008 dum Ago-Semajno, publikita en la 3a VVE, intervjuis Irek.
  • 05:00–06:00 UTC: TEJO-reprezentado ĉe Unesko: Nico Huurman rakontas pri la spertoj de la 7a Junulara Forumo de UNESKO kio okazis inter la 17a kaj la 20a de oktobro 2011
kaj poste tiuj tri horoj ripetiĝas dum la tuta tago.