Bonvenon al Muzaiko!

Muzaiko estas tuttempa tutmonda tutmojosa tutesperanta retradio-kanalo! Muzaiko ludas por vi 24 horojn en tago muzikon, programerojn, novaĵojn, informojn, raportojn, arkivaĵojn kaj multe pli!

Se vi volas scii pli aŭ ŝatus kunlabori, vi estas tre bonvena skribi al info ĉe muzaiko.info - Muzaiko estas via radio, kiun ankaŭ vi kreas!

Ĉu vi sciis ke eblas ĉiam aŭskulti multajn el la programeroj de Muzaiko? Por tion fari klaku ĉi-tien, elektu vian ŝatatan programeron, klaku al detaloj, kaj poste ĝuu la aŭskultadon.

Aktuala programo

  • 21:00–22:00 UTC: El la rakontoj de Facila Vento, ni aŭskultu hodiaŭ rakonton pri arto (la rakonto estas apartigita al tri partoj por la retradia elsendo)
  • 22:00–23:00 UTC: Katalin Kováts rakontas al Muzaiko pri RITE, la Reta Instruista trejnado ĉe edukado.net - unua parto
  • 23:00–00:00 UTC: Fransoazo intervjuas Martenon STRID pri tonsilaboj
kaj poste la lastaj 3 programeroj ripetiĝos ĝis la 3a UTC.

Tuttempa programo

antaŭa monato Aŭgusto 2019 posta monato
Lun Mar Mer Ĵaŭ Ven Sab Dim
      1 2 3 4
5 6 7 8 9 10 11
12 13 14 15 16 17 18
19 20 21 22 23 24 25
26 27 28 29 30 31  
2019/08/01:
  • 03:00–03:30 UTC: El la podkastoj de Voĉoj el Japanio: Lingva eseeto pri dialektoj en Esperanto
  • 03:30–04:00 UTC: El la podkastoj de Voĉoj el Japanio en Muzaiko hodiaŭ estas prezentata: Lingva eseeto pri la semantiko
  • 04:00–05:00 UTC: Néia Lúcia Souza, eks-estrarano de BEJO, rakontas pri la junulara movado en Brazilo dum la 1970a jardeko
  • 05:00–06:00 UTC: Wendel pri insektoj kaj pri la junulara programo dum UK2014
kaj poste tiuj tri horoj ripetiĝas dum la tuta tago.