Bonvenon al Muzaiko!

Muzaiko estas tuttempa tutmonda tutmojosa tutesperanta retradio-kanalo! Muzaiko ludas por vi 24 horojn en tago muzikon, programerojn, novaĵojn, informojn, raportojn, arkivaĵojn kaj multe pli!

Se vi volas scii pli aŭ ŝatus kunlabori, vi estas tre bonvena skribi al info ĉe muzaiko.info - Muzaiko estas via radio, kiun ankaŭ vi kreas!

Ĉu vi sciis ke eblas ĉiam aŭskulti multajn el la programeroj de Muzaiko? Por tion fari klaku ĉi-tien, elektu vian ŝatatan programeron, klaku al detaloj, kaj poste ĝuu la aŭskultadon.

Aktuala programo

  • 21:00–22:00 UTC: El la rakontoj de Facila Vento, ni aŭskultu hodiaŭ rakonton pri arto (la rakonto estas apartigita al tri partoj por la retradia elsendo)
  • 22:00–23:00 UTC: Katalin Kováts rakontas al Muzaiko pri RITE, la Reta Instruista trejnado ĉe edukado.net - unua parto
  • 23:00–00:00 UTC: Fransoazo intervjuas Martenon STRID pri tonsilaboj
kaj poste la lastaj 3 programeroj ripetiĝos ĝis la 3a UTC.

Tuttempa programo

antaŭa monato Septembro 2019 posta monato
Lun Mar Mer Ĵaŭ Ven Sab Dim
            1
2 3 4 5 6 7 8
9 10 11 12 13 14 15
16 17 18 19 20 21 22
23 24 25 26 27 28 29
30            
2019/09/04:
  • 03:00–03:30 UTC: El la elsendoj de Radio Havano Kubo: Prezidento de Kubo en UN
  • 03:30–04:00 UTC: Brazilanoj pri gufujo dum IJK2014
  • 04:00–05:00 UTC: Di kaj Roĉjo legas Kun kiu vi matenmanĝos morgaŭ? (eroj povas esti maltaŭgaj por infanaj aŭskultantoj)
  • 05:00–06:00 UTC: Mirejo intervjuas profesoron TERJIMA pri japana armeo, paco kaj Esperanto (la elsendon muntis Natalija Pendjiur)
kaj poste tiuj tri horoj ripetiĝas dum la tuta tago.