Bonvenon al Muzaiko!

Muzaiko estas tuttempa tutmonda tutmojosa tutesperanta retradio-kanalo! Muzaiko ludas por vi 24 horojn en tago muzikon, programerojn, novaĵojn, informojn, raportojn, arkivaĵojn kaj multe pli!

Se vi volas scii pli aŭ ŝatus kunlabori, vi estas tre bonvena skribi al info ĉe muzaiko.info - Muzaiko estas via radio, kiun ankaŭ vi kreas!

Ĉu vi sciis ke eblas ĉiam aŭskulti multajn el la programeroj de Muzaiko? Por tion fari klaku ĉi-tien, elektu vian ŝatatan programeron, klaku al detaloj, kaj poste ĝuu la aŭskultadon.

Aktuala programo

kaj poste la lastaj 4 programeroj ripetiĝos ĝis la 3a UTC.

Tuttempa programo

antaŭa monato Januaro 2020 posta monato
Lun Mar Mer Ĵaŭ Ven Sab Dim
    1 2 3 4 5
6 7 8 9 10 11 12
13 14 15 16 17 18 19
20 21 22 23 24 25 26
27 28 29 30 31    
2020/01/24:
  • 04:00–05:00 UTC: Sergej Bronov, profesoro de la Siberia Federacia Universitato en Krasnojarsko rakontas pri la Esperantaj kursoj en la Universitato
  • 05:00–06:00 UTC: Du staĝantoj de E@I rakontas pri la detaloj... - se vi interesiĝas pri iĝi staĝanto de E@I, klaku ĉi-tien! (intervjuo registrita dum IJK-67 en Ukrainio)
  • 06:00–06:15 UTC: Tutmondaj Novaĵoj (kunlaboro de Robert Poort kaj Andrej Peĉënkin) http://novajhoj.weebly.com/ - 2020-01-23
  • 06:15–07:00 UTC: El la arkivoj de Svisa Radio Internacia: Konversacio kun Stefano Keller pri Esperanto en Srilanko - I
kaj poste tiuj tri horoj ripetiĝas dum la tuta tago.