Bonvenon al Muzaiko!

Muzaiko estas tuttempa tutmonda tutmojosa tutesperanta retradio-kanalo! Muzaiko ludas por vi 24 horojn en tago muzikon, programerojn, novaĵojn, informojn, raportojn, arkivaĵojn kaj multe pli!

Se vi volas scii pli aŭ ŝatus kunlabori, vi estas tre bonvena skribi al info ĉe muzaiko.info - Muzaiko estas via radio, kiun ankaŭ vi kreas!

Ĉu vi sciis ke eblas ĉiam aŭskulti multajn el la programeroj de Muzaiko? Por tion fari klaku ĉi-tien, elektu vian ŝatatan programeron, klaku al detaloj, kaj poste ĝuu la aŭskultadon.

Aktuala programo

  • 02:00–03:00 UTC: La muzikistino Helena MELNIKOVA estas malantaŭ la mikrofono de Johannes MUELLER
  • 03:00–04:00 UTC: Fama esperantisto, profesoro pri astronomio s-ro Amri Wandel vizitis Pekinon por partopreni en la granda internacia astronomia kongreso. Prezentita de ĈRI
  • 05:00–06:00 UTC: Saliĥ Zakirov rakontas pri sia vivo en Japanio - dua parto
kaj poste la lastaj 3 programeroj ripetiĝos ĝis la 3a UTC.

Tuttempa programo

antaŭa monato Januaro 2020 posta monato
Lun Mar Mer Ĵaŭ Ven Sab Dim
    1 2 3 4 5
6 7 8 9 10 11 12
13 14 15 16 17 18 19
20 21 22 23 24 25 26
27 28 29 30 31    
2020/01/05:
  • 04:00–05:00 UTC: La programo de Esperantistaj muzikistoj prezentas intervjuon kun ĴomArt kaj Nataŝa
  • 05:00–06:00 UTC: Stefano Keller rakontas pri siaj agadoj kiel estrarano pri eksteraj rilatoj de UEA (unua parto)
  • 06:00–07:00 UTC: Esperantistoj aktivas prezentas intervjuon kun Katalin KOVÁTS pri la novtipaj lingvoekzamenoj de UEA-ITK, bazitaj sur la Komuna Eŭropa Referenckadro (unua parto)
kaj poste tiuj tri horoj ripetiĝas dum la tuta tago.