Bonvenon al Muzaiko!

Muzaiko estas tuttempa tutmonda tutmojosa tutesperanta retradio-kanalo! Muzaiko ludas por vi 24 horojn en tago muzikon, programerojn, novaĵojn, informojn, raportojn, arkivaĵojn kaj multe pli!

Se vi volas scii pli aŭ ŝatus kunlabori, vi estas tre bonvena skribi al info ĉe muzaiko.info - Muzaiko estas via radio, kiun ankaŭ vi kreas!

Ĉu vi sciis ke eblas ĉiam aŭskulti multajn el la programeroj de Muzaiko? Por tion fari klaku ĉi-tien, elektu vian ŝatatan programeron, klaku al detaloj, kaj poste ĝuu la aŭskultadon.

Aktuala programo

kaj poste la lastaj 4 programeroj ripetiĝos ĝis la 3a UTC.

Tuttempa programo

antaŭa monato Junio 2020 posta monato
Lun Mar Mer Ĵaŭ Ven Sab Dim
1 2 3 4 5 6 7
8 9 10 11 12 13 14
15 16 17 18 19 20 21
22 23 24 25 26 27 28
29 30          
2020/06/24:
  • 03:00–04:00 UTC: Intervjuo de Sinjorino Bella Karapetyan, kiu estas respondeculo pri la kulturaj monumentoj en Armenio - Mirinde interesa okazo scii pri la armena kulturo de altnivela fakulino de tiu malnova lando. - el 2016
  • 04:00–04:30 UTC: Tutmondaj Novaĵoj (kunlaboro de Robert Poort kaj Andrej Peĉënkin) - 2020-06-24
  • 04:30–05:00 UTC: Adeel Butt, prezidanto de junularo Esperantista Pakistana, rakontas el Srilanko
  • 05:00–05:30 UTC: Kuiru kun Petra! Tortiljo
  • 05:30–06:00 UTC: Kuiru kun Petra! Citronŝaumo
kaj poste tiuj tri horoj ripetiĝas dum la tuta tago.