Muzaiko estas tuttempa tutmonda tutmojosa tutesperanta retradio-kanalo! Muzaiko ludas por vi 24 horojn en tago muzikon, programerojn, novaĵojn, informojn, raportojn, arkivaĵojn kaj multe pli!
Se vi volas scii pli aŭ ŝatus kunlabori, vi estas tre bonvena skribi al info ĉe muzaiko.info - Muzaiko estas via radio, kiun ankaŭ vi kreas!
Ĉu vi sciis ke eblas ĉiam aŭskulti multajn el la programeroj de Muzaiko? Por tion fari klaku ĉi-tien, elektu vian ŝatatan programeron, klaku al detaloj, kaj poste ĝuu la aŭskultadon.
Aktuala programo
- 20:00–20:30 UTC: La profesoro de Esperanto: Zamenhofaj meditoj de Federico Gobbo
- 20:30–21:00 UTC: Julia rakontas "La mondo estas vilaĝo"
- 21:00–22:00 UTC: El la rakontoj de Facila Vento, ni aŭskultu hodiaŭ la rakontojn: Ateismo kaj Mirinda lingvo
- 22:00–23:00 UTC: Maycon Fernandes el Brazilo pri Skotlando
Tuttempa programo
![]() |
Aŭgusto 2020 | ![]() |
||||
Lun | Mar | Mer | Ĵaŭ | Ven | Sab | Dim |
1 | 2 | |||||
3 | 4 | 5 | 6 | 7 | 8 | 9 |
10 | 11 | 12 | 13 | 14 | 15 | 16 |
17 | 18 | 19 | 20 | 21 | 22 | 23 |
24 | 25 | 26 | 27 | 28 | 29 | 30 |
31 |
2020/08/16:
- 03:00–04:00 UTC: Elsendo de ĈRI: Kia estas vera Ĉinio en la okuloj de alilandanoj? Lina tiucele faris intervjuojn al kelkaj alilandanoj en Ĉinio. Per sia vivo-sperto, ili diras al vi kia estas Ĉinio. Nun bonvole sekvu la intervjuon al Michel el Francio.
- 04:00–04:30 UTC: Tutmondaj Novaĵoj (kunlaboro de Robert Poort kaj Andrej Peĉënkin) http://novajhoj.weebly.com/ - 2020-08-16
- 04:30–05:00 UTC: Frazeologia minuto - Estas tubero en la afero
- 05:00–06:00 UTC: El la arĥivejo de Radio Verda Jessica GRASSO elektis por vi interesaĵojn pri kosmospaco