Bonvenon al Muzaiko!

Muzaiko estas tuttempa tutmonda tutmojosa tutesperanta retradio-kanalo! Muzaiko ludas por vi 24 horojn en tago muzikon, programerojn, novaĵojn, informojn, raportojn, arkivaĵojn kaj multe pli!

Se vi volas scii pli aŭ ŝatus kunlabori, vi estas tre bonvena skribi al info ĉe muzaiko.info - Muzaiko estas via radio, kiun ankaŭ vi kreas!

Ĉu vi sciis ke eblas ĉiam aŭskulti multajn el la programeroj de Muzaiko? Por tion fari klaku ĉi-tien, elektu vian ŝatatan programeron, klaku al detaloj, kaj poste ĝuu la aŭskultadon.

Aktuala programo

  • 04:00–05:00 UTC: Universitataj sistemoj tra la mondo prezentas la Italan sistemon (tria parto)
  • 05:00–06:00 UTC: Mozaiko de diversaĵoj: Roĝer raportas el Bosnio kaj Post la 2a JES multaj esperantistoj restis en Berlino... kaj ĝuis ĝin! Ĝuu ankaŭ vi! (eroj povas esti maltaŭgaj por infanaj aŭskultantoj)
  • 06:00–06:30 UTC: La profesoro de Esperanto: Zamenhofaj meditoj de Federico Gobbo
  • 06:30–07:00 UTC: Ralph Glomp - Teatraĵo, 1-a ero - La plej bona loko - Jen venas Glomp!
kaj poste la lastaj 4 programeroj ripetiĝos ĝis la 3a UTC.

Tuttempa programo

antaŭa monato Aŭgusto 2020 posta monato
Lun Mar Mer Ĵaŭ Ven Sab Dim
          1 2
3 4 5 6 7 8 9
10 11 12 13 14 15 16
17 18 19 20 21 22 23
24 25 26 27 28 29 30
31            
2020/08/27:
  • 03:00–04:00 UTC: Maycon Fernandes pri FESTO kaj la Grundtvig-seminario
  • 04:00–04:30 UTC: Tutmondaj Novaĵoj (kunlaboro de Robert Poort kaj Andrej Peĉënkin) http://novajhoj.weebly.com/ - 2020-08-27
  • 04:30–05:00 UTC: Sara Spanò voĉlegas por vi rakonton de Júlia Sigmond: 'La Surprizo' kadre de MondaFest' 2020 organizita de UEA
  • 05:00–06:00 UTC: Pariza Ventro - 4a elsendo: Aleks, Armelle, Gijom', Melono kaj Platano denove renkontiĝis por manĝi apud la mikrofonoj de Pariza Ventro kaj paroli pri edukado. Ili invitis Céline Bernard, instruistinon en mezlernejo kaj ĉefredaktorinon de la franca revuo Espéranto Info. - parto A
kaj poste tiuj tri horoj ripetiĝas dum la tuta tago.