Muzaiko estas tuttempa tutmonda tutmojosa tutesperanta retradio-kanalo! Muzaiko ludas por vi 24 horojn en tago muzikon, programerojn, novaĵojn, informojn, raportojn, arkivaĵojn kaj multe pli!
Se vi volas scii pli aŭ ŝatus kunlabori, vi estas tre bonvena skribi al info ĉe muzaiko.info - Muzaiko estas via radio, kiun ankaŭ vi kreas!
Ĉu vi sciis ke eblas ĉiam aŭskulti multajn el la programeroj de Muzaiko? Por tion fari klaku ĉi-tien, elektu vian ŝatatan programeron, klaku al detaloj, kaj poste ĝuu la aŭskultadon.
Aktuala programo
- 04:00–05:00 UTC: Universitataj sistemoj tra la mondo prezentas la Italan sistemon (tria parto)
- 05:00–06:00 UTC: Mozaiko de diversaĵoj: Roĝer raportas el Bosnio kaj Post la 2a JES multaj esperantistoj restis en Berlino... kaj ĝuis ĝin! Ĝuu ankaŭ vi! (eroj povas esti maltaŭgaj por infanaj aŭskultantoj)
- 06:00–06:30 UTC: La profesoro de Esperanto: Zamenhofaj meditoj de Federico Gobbo
- 06:30–07:00 UTC: Ralph Glomp - Teatraĵo, 1-a ero - La plej bona loko - Jen venas Glomp!
Tuttempa programo
![]() |
Aŭgusto 2020 | ![]() |
||||
Lun | Mar | Mer | Ĵaŭ | Ven | Sab | Dim |
1 | 2 | |||||
3 | 4 | 5 | 6 | 7 | 8 | 9 |
10 | 11 | 12 | 13 | 14 | 15 | 16 |
17 | 18 | 19 | 20 | 21 | 22 | 23 |
24 | 25 | 26 | 27 | 28 | 29 | 30 |
31 |
2020/08/31:
- 03:00–03:30 UTC: Facila Vento prezentas: Lumo de la vero
- 03:30–04:00 UTC: Flugo-rubo: Artikolon pri ne-kutima recikliga projekto, verkitan de Amik kaj eldonitan en Monato laŭtlegas Paul Roberts.
- 04:00–04:30 UTC: Tutmondaj Novaĵoj (kunlaboro de Robert Poort kaj Andrej Peĉënkin) http://novajhoj.weebly.com/ - 2020-08-31
- 04:30–05:00 UTC: Sara Spanò voĉlegas por vi rakonton de Júlia Sigmond: 'La Pentekosta Ĉagreno' kadre de MondaFest' 2020 organizita de UEA
- 05:00–05:30 UTC: Ana Manero kaj Miguel Fernández prezentas Prado Esteban, kiu deklamis la poemon "Mi konas ĉiujn fabelojn" dum la 86a SAT-Kongreso
- 05:30–06:00 UTC: Mirejo rakontas pri sezonoj en Japanio