Muzaiko estas tuttempa tutmonda tutmojosa tutesperanta retradio-kanalo! Muzaiko ludas por vi 24 horojn en tago muzikon, programerojn, novaĵojn, informojn, raportojn, arkivaĵojn kaj multe pli!
Se vi volas scii pli aŭ ŝatus kunlabori, vi estas tre bonvena skribi al info ĉe muzaiko.info - Muzaiko estas via radio, kiun ankaŭ vi kreas!
Ĉu vi sciis ke eblas ĉiam aŭskulti multajn el la programeroj de Muzaiko? Por tion fari klaku ĉi-tien, elektu vian ŝatatan programeron, klaku al detaloj, kaj poste ĝuu la aŭskultadon.
Aktuala programo
- 16:00–17:00 UTC: Maycon Fernandes el Brazilo pri Skotlando
- 17:00–17:30 UTC: La profesoro de Esperanto: Zamenhofaj meditoj de Federico Gobbo
- 17:30–18:00 UTC: Julia rakontas "La mondo estas vilaĝo"
- 18:00–19:00 UTC: El la rakontoj de Facila Vento, ni aŭskultu hodiaŭ la rakontojn: Ateismo kaj Mirinda lingvo
Tuttempa programo
![]() |
Septembro 2020 | ![]() |
||||
Lun | Mar | Mer | Ĵaŭ | Ven | Sab | Dim |
1 | 2 | 3 | 4 | 5 | 6 | |
7 | 8 | 9 | 10 | 11 | 12 | 13 |
14 | 15 | 16 | 17 | 18 | 19 | 20 |
21 | 22 | 23 | 24 | 25 | 26 | 27 |
28 | 29 | 30 |
2020/09/22:
- 03:00–04:00 UTC: El la arĥivejo de Varsovia Vento, Platano kunmetis por vi intervjuon kun la Pafklik. La originala intervjuo estis registrita en decembro de 2008 dum Ago-Semajno, publikita en la 3a VVE, intervjuis Irek.
- 04:00–04:30 UTC: Tutmondaj Novaĵoj (kunlaboro de Robert Poort kaj Andrej Peĉënkin) http://novajhoj.weebly.com/ - 2020-09-22
- 04:30–05:00 UTC: Pri la utilo uzi kapaŭdilojn de Poet' Esperantskij
- 05:00–06:00 UTC: Aleks Kadar intervjuas Sara Spanò pri Kosmo dum la 5a JES