Muzaiko estas tuttempa tutmonda tutmojosa tutesperanta retradio-kanalo! Muzaiko ludas por vi 24 horojn en tago muzikon, programerojn, novaĵojn, informojn, raportojn, arkivaĵojn kaj multe pli!
Se vi volas scii pli aŭ ŝatus kunlabori, vi estas tre bonvena skribi al info ĉe muzaiko.info - Muzaiko estas via radio, kiun ankaŭ vi kreas!
Ĉu vi sciis ke eblas ĉiam aŭskulti multajn el la programeroj de Muzaiko? Por tion fari klaku ĉi-tien, elektu vian ŝatatan programeron, klaku al detaloj, kaj poste ĝuu la aŭskultadon.
Aktuala programo
- 02:00–02:30 UTC: La profesoro de Esperanto: Zamenhofaj meditoj de Federico Gobbo
- 02:30–03:00 UTC: Sara Spanò voĉlegas por vi rakonton de Júlia Sigmond: 'Montessori-Infanĝardeno' kadre de MondaFest' 2020 organizita de UEA
- 03:00–04:00 UTC: El la arĥivejo de Radio Verda Jessica GRASSO elektis por vi interesaĵojn pri kosmospaco
- 04:00–05:00 UTC: El podkastoj de Varsovia Vento Platano kunmetis por vi intervjuon kun Melono, la esperantista ĵazmuzikisto
Tuttempa programo
![]() |
Septembro 2020 | ![]() |
||||
Lun | Mar | Mer | Ĵaŭ | Ven | Sab | Dim |
1 | 2 | 3 | 4 | 5 | 6 | |
7 | 8 | 9 | 10 | 11 | 12 | 13 |
14 | 15 | 16 | 17 | 18 | 19 | 20 |
21 | 22 | 23 | 24 | 25 | 26 | 27 |
28 | 29 | 30 |
2020/09/26:
- 03:00–04:00 UTC: El la podkastoj de Radio Aktiva Radioaktivaj sonbildoj prezentas ĥoron
- 04:00–04:30 UTC: Tutmondaj Novaĵoj (kunlaboro de Robert Poort kaj Andrej Peĉënkin) http://novajhoj.weebly.com/ - 2020-09-26
- 04:30–05:00 UTC: Elektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno. Pliajn informojn kaj aliajn novaĵojn vi trovas en www.espero.com.cn - 2020-09-26
- 05:00–06:00 UTC: Pri la danĝero de iksodoj rakontas Lisa, la intervjuon muntis: Natalija Pendjiur (unua parto)