Bonvenon al Muzaiko!

Muzaiko estas tuttempa tutmonda tutmojosa tutesperanta retradio-kanalo! Muzaiko ludas por vi 24 horojn en tago muzikon, programerojn, novaĵojn, informojn, raportojn, arkivaĵojn kaj multe pli!

Se vi volas scii pli aŭ ŝatus kunlabori, vi estas tre bonvena skribi al info ĉe muzaiko.info - Muzaiko estas via radio, kiun ankaŭ vi kreas!

Ĉu vi sciis ke eblas ĉiam aŭskulti multajn el la programeroj de Muzaiko? Por tion fari klaku ĉi-tien, elektu vian ŝatatan programeron, klaku al detaloj, kaj poste ĝuu la aŭskultadon.

Aktuala programo

  • 03:30–04:00 UTC: Ralph Glomp - Teatraĵo, 1-a ero - La plej bona loko - Jen venas Glomp!
  • 04:00–05:00 UTC: Universitataj sistemoj tra la mondo prezentas la Italan sistemon (tria parto)
  • 05:00–06:00 UTC: Mozaiko de diversaĵoj: Roĝer raportas el Bosnio kaj Post la 2a JES multaj esperantistoj restis en Berlino... kaj ĝuis ĝin! Ĝuu ankaŭ vi! (eroj povas esti maltaŭgaj por infanaj aŭskultantoj)
  • 06:00–06:30 UTC: La profesoro de Esperanto: Zamenhofaj meditoj de Federico Gobbo
kaj poste la lastaj 4 programeroj ripetiĝos ĝis la 3a UTC.

Tuttempa programo

antaŭa monato Septembro 2020 posta monato
Lun Mar Mer Ĵaŭ Ven Sab Dim
  1 2 3 4 5 6
7 8 9 10 11 12 13
14 15 16 17 18 19 20
21 22 23 24 25 26 27
28 29 30        
2020/09/06:
  • 03:00–04:00 UTC: Muzikan duopon Ĵomart kaj Nataŝa prezentas ĈRI
  • 04:00–04:30 UTC: Tutmondaj Novaĵoj (kunlaboro de Robert Poort kaj Andrej Peĉënkin) http://novajhoj.weebly.com/ - 2020-09-06
  • 04:30–05:00 UTC: Mirejo intervjuas Mark SCHMIDT pri lingvoinstruado (intervjuo registrita en Japanio)
  • 05:00–06:00 UTC: Flo kaj Melono pri Vinilkosmo kaj Grundtvig-seminario dum FESTO2014
kaj poste tiuj tri horoj ripetiĝas dum la tuta tago.