Muzaiko estas tuttempa tutmonda tutmojosa tutesperanta retradio-kanalo! Muzaiko ludas por vi 24 horojn en tago muzikon, programerojn, novaĵojn, informojn, raportojn, arkivaĵojn kaj multe pli!
Se vi volas scii pli aŭ ŝatus kunlabori, vi estas tre bonvena skribi al info ĉe muzaiko.info - Muzaiko estas via radio, kiun ankaŭ vi kreas!
Ĉu vi sciis ke eblas ĉiam aŭskulti multajn el la programeroj de Muzaiko? Por tion fari klaku ĉi-tien, elektu vian ŝatatan programeron, klaku al detaloj, kaj poste ĝuu la aŭskultadon.
Aktuala programo
- 00:00–01:00 UTC: Ivo Lapenna - La Kultura Valoro de la Internacia Lingvo (UK1954) - fonto: Fondaĵo Ivo Lapenna: www.ivolapenna.org
- 01:00–02:00 UTC: Lunda fabelo: Princino Kvinfloreto - panĝaba fabelo (tradukis Maria Miniĥova); Rakontoj de la podkastoj de Facila Vento: Konversacio inter komputiloj, La ĝardeneto de Elizabeta
- 02:00–02:30 UTC: La profesoro de Esperanto: Zamenhofaj meditoj de Federico Gobbo
- 02:30–03:00 UTC: Sara Spanò voĉlegas por vi rakonton de Júlia Sigmond: 'Montessori-Infanĝardeno' kadre de MondaFest' 2020 organizita de UEA
- 03:00–04:00 UTC: El la arĥivejo de Radio Verda Jessica GRASSO elektis por vi interesaĵojn pri kosmospaco
- 04:00–05:00 UTC: El podkastoj de Varsovia Vento Platano kunmetis por vi intervjuon kun Melono, la esperantista ĵazmuzikisto
Tuttempa programo
![]() |
Aprilo 2021 | ![]() |
||||
Lun | Mar | Mer | Ĵaŭ | Ven | Sab | Dim |
1 | 2 | 3 | 4 | |||
5 | 6 | 7 | 8 | 9 | 10 | 11 |
12 | 13 | 14 | 15 | 16 | 17 | 18 |
19 | 20 | 21 | 22 | 23 | 24 | 25 |
26 | 27 | 28 | 29 | 30 |
2021/04/18:
- 04:30–05:00 UTC: Frazeologia minuto - Kredu min sinjorino
- 05:00–06:00 UTC: Stefano Keller rakontas pri siaj agadoj kiel estrarano pri eksteraj rilatoj de UEA (dua parto)
- 06:00–07:00 UTC: Elsendoj de ĈRI: Ago-Tago en Rio-de-Ĵanejro