Konkurso

Partoprenu la muzikan konkurson, kaj pruvu ke vi bone konas la Esperantan muzikon - aŭ... eltrovu pri nova Esperanta muziko!

Kiel vi povas tion fari?

La 10-an, 17-an kaj 24-an de aprilo 2013 estos ludataj muzikpeceroj kadre de la programo "Muzika konkurso en Muzaiko". Divenu la nomojn de la artistoj/muzikbandoj kaj la titolojn de la kantoj, kaj sendu la respondojn al konkurso ĉe muzaiko.info!

Se vi ne sukcesas aŭskulti la radion tiam, ne estas problemo, vi povas aŭskulti la programerojn poste ĉi tie (skribu en la serĉilon "muzika konkurso"). Vi havos ĉiam kelkajn tagojn por cerbumi kaj respondi, ĉar la respondoj devas alveni nur ĝis la:

  • 23a laŭ UTC la 14an de aprilo 2013 por la muzikpeceroj montritaj en la elsendo de la 10a de aprilo 2013
  • 23a laŭ UTC la 21an de aprilo 2013 por la muzikpeceroj montritaj en la elsendo de la 17a de aprilo 2013
  • 23a laŭ UTC la 28an de aprilo 2013 por la muzikpeceroj montritaj en la elsendo de la 24a de aprilo 2013

Kion vi povas gajni de ĝi?

Krom la granda honoro kaj la montrado de via intereso pri la Esperanta muziko, la kleraj bonŝanculoj povas ankaŭ elekti inter la donacoj de E@I, foton pri la proponitaj donacoj vi povas vidi ĉi-sube:

Aldone tiuj, kiuj divenis ĉiujn muzikpectitolojn, povas ankaŭ ricevi mane skribitan gratulantan poŝtarton de Muzaiko.

Kiel okazas la premidisdonado?

Se estos pli da homoj, kiuj divenis ĉiujn muzikpectitolojn, ol donacoj, tiukaze okazos lotumado, alikaze la premioj estos disdonitaj inter tiuj, kiuj bone divenis ĉiujn muzikpectitolojn - aŭ donacitaj al tiu(j), kiu(j) divenis la plej multajn titolojn. Aldone tiuj, kiuj divenis ĉiujn muzikpectitolojn, povas ankaŭ ricevi mane skribitan gratulantan poŝtarton de Muzaiko.

Ekzempla mesaĝo sendinda al konkurso ĉe muzaiko.info

Saluton!

La unua kanto estis .... de ....

La dua kanto estis .... de ....

La tria kanto estis .... de ....

[viaj eblaj komentoj]

Ĝiso

Ĉiuj mesaĝoj ricevos permanan konfirmon ene de 12 horoj plej malfrue - se vi tion ne ricevis, bonvolu sendi vian mesaĝon refoje.

En la mesaĝo bonvolu skribi por ĉiu divenaĵo nur unu solvon - se vi skribas pliajn, ĝi estos traktita kiel erara solvo.

Kiel mi povas aŭskulti la plenajn kantojn kaj ekscii la taŭgajn informojn?

Aŭskultu Muzaikon! La kantoj estos ludigataj en Muzaiko, kaj la informoj videblas ĉe la retpaĝo de Muzaiko, en la supra, dekstra flanko ĉe "Nun estas ludata..."