Financojmalnova

Kreante Muzaikon oni ja devas pensi pri kelkaj financaj aferoj. Se vi emas helpi pri ili, organizi ilin, vi estas tre bonvena! Kaj se vi emas finance kontribui, la UEA konto de Muzaiko estas mzik-m. Kiam vi kontribuas, indiku ĉu via nomo kaŭ kromnomo aperu en la retpaĝo de Muzaiko, kaj se vi emas, indiku al kio Muzaiko elspezu vian monon (ekzemple: servilo, vizitkartoj, afiŝoj, sendependiĝo, domajnoj, registriloj, por krei porteblan studion, ktp.).

Ĝis nun la financoj estas tiel:

Pagita

por kio kiom kiu
ĵingloj £ 200
servilo (unua jaro) £ 180 Neil
domajnoj £ 28 Neil
registrilo € 89,99 edukado.net
servilo (dua jaro) £ 150 Neil
domajno (dua jaro) £ 7 Neil
donaco por Muzaiko (muziko) € 100 L. Patek
Aĉeto de t-ĉemizoj € 345 Aleks
pagoj por t-ĉemizoj al UEA-konto € 135,19 diversaj personoj
enspezoj por t-ĉemizoj dum JES € 467 diversaj personoj
rabato por programeroj dum JES € 60 JES-organizantoj
donaco por Muzaiko (ĝenerala) € 50 I.Bujdoso
pagoj por t-ĉemizoj al UEA-konto € 96 diversaj personoj
pago al UEA-konto € 9,52 Viktoria Petrenko
repago de aĉeto de t-ĉemizoj al Aleks € 345 Muzaiko
donaco por Muzaiko (ĝenerala) € 100 Melaine Desnos
pago por t-ĉemizoj al UEA-konto € 6 Eva (Melaine Desnos)
donaco por Muzaiko (ĝenerala) € 25 Martin Schäffer (Veronika Poor)

Pagota

por kio kiom kiu
repago de sendokostoj (Bludau) al Julia € 1,90 Muzaiko

Nun ne estas urĝa pagindaĵo, tamen, se vi emas finance kontribui, estus tre valora se vi povus aĉeti registrilojn al nepagipovaj sed kunlaboremaj Muzaik-anoj (taŭgaj registriloj kostas inter € 50-200). Por pliaj informoj skribu al info (ĉe) muzaiko.info aŭ aliĝu al la dissendolisto.