Averto! La nombro de aŭskultantoj estas provizata de Radionomy. Ŝajnas, ke ĝi kelkfoje ne estas tute preciza (ekz. ĝi ne enkalkulas ĉiujn aŭskultadmetodojn). Sed ni ne povas helpi tiun misprecizecon, ĉar ĝi dependas de la sistemo de Radionomy.
La nombro de aŭskultantoj estas registrita ĉiuminute. Krom tiu pri la lasta horo, la diagramoj estas montritaj laŭ malgranda rezolucio, forigante la detalojn. La mezo de pluraj mezuroj estas kalkulita por fari unu mezuron, kiu estas montrita kiel unu kolumno, kies larĝo estas unu rastrumero. Tio signifas, ke la maksimuma nombro de aŭskultintoj povas ne esti videbla.
Tamen, la diagramoj povas esti desegnitaj, ne laŭ la mezo, sed laŭ la maksimumo aŭ laŭ la minimumo, uzante la sekvajn ligilojn.
- Desegni la diagramojn laŭ la maksimumo (optimiste)
- Desegni la diagramojn laŭ la mezo (kutime)
- Desegni la diagramojn laŭ la minimumo (pesimiste)
Se la ŝanĝoj ne videblas, freŝigu la paĝon tajpante la klavon F5.