Programdetaloj

SkizoInteralie - pozitivaj novaĵoj, elsendo 36 - el 2017
PermesiloCC-BY-SA 3.0
ProduktantoMuzaiko
Aŭskultu
TekstoLa unua aŭtomata ŝipo ekflosos post tri jaroj
Inversaj efektoj de klimatŝanĝo povas okazi en Afriko
Vivo povas ekesti sur unu el lunoj de saturno

Saluton, karaj amikoj! Nun vi aŭskultas la 36-n elsendon de la programero Interalie. En la studio por vi laboras Kirill Noviĉenko.

Estraro de la norvegia kompanio Yara anoncis aperigon de la unua en la mondo tute aŭtomata elektra ŝarĝŝipo – mara transportilo por liverado de varoj. Tio ĉi estos la unua plene robotigita ŝipo, kiu flosos trans maroj sen ajna homo ene.
Danke al lanĉo de la ŝipo la kompanio sukcesos malplivastigi uzadon de dizelaj ŝarĝaŭtoj je 40000 veturoj pro unu jaro. Tio siavice malpligrandigos kvanton de ellasata karbondioksido je preskaŭ 700 tunoj jare.
La ŝipo ekhavis la nomon Yara Birkeland. Komence ĝi estos uzata kiel homkondukata transportilo sed kaze de sukcesa lanĉo jam en la jaro 2020 la ŝipo iĝos tute aŭtonoma.
“Ĉiutage por transportado de produktoj de fabriko en Porsgrunn ĝis Brevik aŭ Larvik, de kie ni sendas varojn tutmonden, ni bezonas pli ol 100 veturojn per dizelaj ŝarĝaŭtoj” – diras Svein Tore Ĥolsener, la prezidanto kaj la ĉefa plenuma direktoro de la kompanio Yara. – “Post lanĉo de la aŭtonoma ŝarĝshipo, kiu funkcios uzante energion de akumulilo, ni liberigos vojojn de ŝarĝaŭtoj kaj eklaboros en maro”.
Por krei la ŝipon la kompanio Yara unuiĝis kun alia norvegia kompanio Kongsberg, kies inĝenieroj ellaborados kaj liverados ŝlosilajn teknologiojn por la ŝipo: sensorojn, necesajn por distanca kontrolo, elektrajn movigilojn kaj baterikontrolajn sistemojn.
----------
Klimataj ŝanĝoj ofte estas ligitaj al ondoj de varmo kaj grandaj temperaturoj. Sed esploristoj antaŭ ne longe malkovris tute alian veteran tendencon en seka regiono de Afriko, kiu nomiĝas Sahelo. Tiu ĉi zono trairas kelkajn landojn kaj estas konsiderata kiel spaco inter dezerto Saharo kaj pli malsekaj regionoj sude kaj ĝi mem estas fama pro ekstrema sekeco. Tamen klimatŝanĝo povas aperigi regulajn musonojn en la regiono.
La zono Sahelo vastas ekde Atlantiko orienten ĝis Sudano. Laŭ Enciklopedio Britannika, minimume ok monatoj de jaro estas sekaj kaj malseka sezono estigas nur ekde 10 ĝis 20 centimetroj da pluvo. Sed tio povas ŝanĝiĝi se temperaturoj pligrandiĝos je 2 gradoj laŭ vortoj de Jakob Ŝeve el la Potsdama Instituto pri Klimatinfluaj Esploroj kaj laŭ Anders Levermann el la Potsdama Universitato kaj Universitato de Kolombio.
Dekoj da komputilaj simuladoj montras, ke ĉi-regiono de la mondo povas iĝi pli malseka pro klimatŝanĝo kaj la sciencistoj detale ellernis rezultojn, kiuj montras kreskon de ĉi-efekto. Ili difinis mem-plifortiĝantan mekanismon, kiu povas intensigi la Sahelan Musonon post kiam pli da akvo vaporiĝos de pli varmaj oceanoj kaj poste falos en Sahelo pluve.
Regionoj, kiuj estas partoj de la dezerto Saharo en Mali, Ĉado kaj Niĝero povos fronti saman kvanton de pluvakvo, kiun havas centra Niĝerio aŭ norda Kameruno hodiaŭ. Pluvo povas esti favora al Sahelo, sed la du esploristoj opinias, ke adaptiĝo al ŝanĝinta vetero povas esti malfacila por la regiono, kiu suferas jam pro malstabileco kaj militoj.
En sia deklaro Levermann diris, ke “Sahelo povas fronti jarojn de malfacile mastrumeblaj ŝanĝoj inter sekeco kaj superakvoj. Evidente terkulturo kaj infrastrukturo devos fronti ĉi-defion”.
----------
Ĉu Titano, unu el Saturnaj lunoj, estos la sekva objekto, kiun homoj strebos atingi post Marso? Eble jes, ĉar laŭ novaj esploroj, publikigitaj en la eldono Science Advances, esploristoj trovis komplikan molekulon en atmosfero de Titano, kiu efike povas gvidi al estiĝo de vivo.
La trovita substanco estas vinilcianido kaj esploristoj opinias, ke tio povas esti ŝlosilo al formiĝado de ĉelaj membranoj en medio de Titano. Malsame al tiu de la Tero, atmosfero de Titano estas ekstreme malvarma. Rezulte la membranoj ne povas ekesti kiel tio okazis sur nia planedo. Tamen vinilcianido miksita kun likva metano, trovebla en lagoj sur Titano, povas kontribui estiĝon de tiaj ĉi membranoj.
La malkovro estas farita de drono de la aparato Kassini, kiu esploris Saturnon jam dum 13 jaroj. Laŭ informo de la eldono The Verge, la substanco estis trovita jam antaŭe, sed la drono ne povis sendi mezureblajn datenojn. Por preteriri la baron esploristoj uzis datenojn, kolektitajn per radioteleskopoj en Atakamo, Ĉilio. Sciencistoj tiam legis radiajn ondojn, kiujn ellasas diversaj tipoj de atmosferoj kaj eksciis, ke sur Titano ankaŭ fojfoje okazas pluvoj. Certe tio ne estas akvo, sed likva metano. Surbaze de tio estis farita konkludo, ke ekzistas granda ebleco, ke vinilcianido ankaŭ troveblas en metanaj lagoj de Titano.
Dume ne estas pruvoj de ekzisto de membranaj ĉelaj strukturoj sur Titano, sed esploristoj malkovris minimume, ke eblas estiĝo de vivo sur la Saturna luno. Rezulte sciencistoj estas inspiritaj daŭrigi esploradon.
Said Martin Kordiner, kunaŭtoro de la esploro diris, ke “Tio ĉi ankoraŭ estas nur malforta esperigo pri ekzisto de vivo sur Titano kaj pri baza ĉela vivospeco. Sed tio donas al ni lanĉpunkton en tiu ĉi pridiskuto. Se vere estas vivo en oceanoj de Titano, do vinilcianido povas esti ĝia komponanto.”

Nun okazas la unua Afrika Internacia Junulara Kongreso en Togolando. Mi volas deziri al ili, ke klimato ne ŝanĝiĝu tro rapide. Mi ŝercas, certe. Do bonan humoron al vi kaj ĝis la sekva elsendo de Interlaie ĉe radio Muzaiko!