Programdetaloj

SkizoInteralie - pozitivaj novaĵoj, elsendo 38 - el 2017
PermesiloCC-BY-SA 3.0
ProduktantoMuzaiko
Aŭskultu
TekstoFinnlandanoj esploras manĝproduktadon el aero;
Fluganta motorciklo estas prezentita en Rusio;
Ĉinio planas krei la plej rapidan transportan sistemon.

Saluton, karaj amikoj! Nun vi aŭskultas de la 38-n elsendon de la programero Interalie. En la studio por vi laboras Kirill Noviĉenko.

Sciencistoj sukcese kreis manĝaĵon el elektro kaj aero, donante esperon, ke tiel ni povos solvi problemon de malsato.
La esploro de tia ĉi teknologio estas okazigata de la VTT Teknika Esplora centro de Finnlando kaj Lapeenranta Teknologia Universitato. La esploro havas ambiciecan celon solvi problemon de malsato tutmonde.
La Finnlandaj esploristoj kreis manĝon uzante karbondioksidon el aero, akvon kaj mikrobojn kaj kunmetante tiujn komponantojn en tasodimensia "proteina reaktoro".
Por produkti 1 gramon de proteina pulvoro oni bezonas nun proksimume du semajnojn. La manĝaĵo ne estas vere bongustega kaj apenaŭ gajnos gustumpremion, sed des ne malpli tio estas manĝaĵo, kiu estas farita el tute renovigeblaj resursoj. Se ĝi povos esti produktata grandskale, tio ankaŭ povos ege helpi batali kontraŭ malsato en la mondo, kio estas celo de la esploristoj.
"Praktike ĉiuj resursoj akireblas el aero. Estontece la teknologio povas esti ankaŭ uzata ekzemple en dezertoj kaj aliaj lokoj, kiuj spertas malsaton" - deklaris Juha-Pekka Pitkanen, la sciencisto-direktoro de VTT.
Laŭ pritaksoj de esploristoj ĉi procezo estas jam dekoble pli efika, ol fotosintezo, tamen por fari ĝin konkurebla kun kutimaj procezoj de manĝproduktado ĝi devas esti eĉ pli efika.
"Se kompari la teknologion kun tradicia kampara produktado, la nova ellaborata maniero ne postulas lokon kun taŭgaj kondiĉoj kiel temperaturo, humideco aŭ ekzakta tipo de grundo" - klarigas la profesoro Jero Ahola.
Se iliaj streboj pri pliefikigo de ĉi-sistemo estos sukcesaj, tio povos rezultiĝi en renovigeblan manieron produkti nutraĵon sen influo al la medio.
----------
La unua publika testa flugo de Rusia fluganta motorciklo HoverBike S3 okazis kadre de la internacia motorcikla vetkuro, kiu okazis siavice en Volokolamska distrikto apud Moskvo en vetkurejo Moscow Raceway.
Piloto de la fluganta aparato, traflugis proksimume unu kilometron, flugante unu metron super surfaco. "Flugado de tia ĉi maŝino kun piloto estas sufiĉe signifa evento, kiu ebligas juĝi pri nivelo de teknologia disvolviĝo" - komentis la unuan testan lanĉon de la motorbiciklo ĝia kreinto Aleksander Atamanov, la ĝenerala direktoro de la kompanio HoverSurf.
Laŭ opinio de la inĝeniero la personaj flugantaj transportiloj estas nia estonteco. "Urbo ne estas distenebla, ne eblas disdividi domojn, aŭtoj ne povas veturi unu sur la alia, pro tio la sola ŝanco solvi transportan problemon estas malfermi aerspacon ĝuste por tiaj ĉi malgrandaj kaj naturamikaj flugantaj transportiloj, kiel tia ĉi projekto aŭ aertaksio" - diris li.
Maksimuma ŝarĝo de HoverBike S3 estas 150 kilogramoj. La aparato mem pezas 100 kilogramojn, el kiuj 50 pezas akumulilo, kio faras la transportilon malgranda kaj transportebla. Alteco de flugo estas portempe limigita je 5 metroj. Unu energiŝarĝo sufiĉas por 30-minuta flugado. Energiumado daŭras kvar horojn.
Maksimuma rapideco estas 70 kilometroj pro unu horo. La motorbiciklo havas tri kondukopciojn: per radiosignalo distance, permana kondukado per stirstangoj aŭ laŭ GPS-aj koordinatoj.
"Nia motorciklo estas portebla tra ajna pordo sen malasemblo. Eblas konservi ĝin hejme, eĉ en loĝejo. Ĝi povas esti uzata sur standarta parkumejo por ekflugo kaj surteriĝo; ne estas bezonataj specialaj placetoj kaj pro tio amasa produktado ŝajnas esti proksima" - opinias sinjoro Atamanov.
----------
La Ĉinia korporacio CASIC deklaris, pri lanĉo de ellaboro de la nova tuba transporta sistemo, analoga al la usona sistemo Hyperloop. Laŭ informo de la eldono Quartz, la projekto de la Ĉinia transporta sistemo planas moviĝon de pasaĝeraj kapsuloj je rapideco de 4000 kilometroj pro unu horo. Por komparo modernaj magnetaj trajnoj kutime atingas dekoble malpli grandan rapidecon je 380-420 kilometroj pro unu horo.
La projekto de la transporta sistemo Hyperloop estis unue prezentita de la usona entreprenisto Ilon Mask en aŭgusto de la jaro 2013.
La teoria rapideco de kapsuloj en la usona projekto estos 1200 kilometroj pro unu horo, sed reale nunkondiĉe ĝi estos iom malpli granda - 740-810 kilometroj pro unu horo.
En la Ĉinia projekto ankaŭ estas planata estigo de ege malpli granda premo en la tubosistemo. Pasaĝeraj kapsuloj moviĝos super specialaj reloj laŭ principo de magneta kuseno. Eble plirapidiĝo kaj moviĝo estos okazigataj danke al magneta flugado simile al magnetaj trajnoj.
En la komenca etapo la ellaboristoj planas atingi rapidecon almenaŭ je 1000 kilometroj pro unu horo kaj poste laŭgrade atingi la celon - 4000 kilometroj pro unu horo.
En CASIC oni asertas, ke prezo de veturado per la nova transporta sistemo estos adekvata. Aliajn detalojn de la Ĉinia konkuranto de Hyperloop oni ne diskonigas. Ekzemple ne estas klara kiam ekzakte oni planas atingi etapon de prototipo.

Pasintfoje ni aŭdis pri flugantaj robotoj, semantaj arbojn kaj portantaj motorsegilon. Nun homo ekrajdis sur unu el ili. Kio sekve? Eble vi sendos viajn pensojn pri tio al nia adreso interalie@muzaiko.info kaj dume ĝis la sekva elsendo de Interalie ĉe radio Muzaiko!