Programdetaloj

SkizoInteralie - pozitivaj novaĵoj, elsendo 40 - el 2017
PermesiloCC-BY-SA 3.0
ProduktantoMuzaiko
Aŭskultu
TekstoProjekto de la unua fluganta taksio progresas en Dubajo;
Kombina solvo de energiproduktado kaj protektado de marbordo;
Birdoj instruas unu la alian prononci homajn vortojn.

Saluton, karaj amikoj! Nun vi aŭskultas la 40-n elsendon de la programero Interalie. En la studio por vi laboras Kirill Novichenko.

Dubajo proksimiĝas al lanĉo de la unua en la mondo fluganta taksio. La kompanio Volocopter sukcese testis du-sidlokan aŭtonoman aeran taksion, kiu flugadis dum proksimume 5 minutoj je 200 metroj super la tero. La flugmaŝino similas al malgranda helikoptero kun 18 flughelicoj kaj estas plene povigita per elektro.
La prototipo de Volocopter estas rimarkeble malbrua kaj havas averaĝan rapidecon 50 km/h kaj la maksimuman - 100 km/h. Entute la dimensio de la flugtaksio estas du metroj laŭ alteco kaj ĝi havas sepmetran diametron, inkluzive de flughelicoj. Kiam ĝi estos oficiale lanĉita, la aparato kapablos flugi sen distanca kontrolo kaj flugi senhalte dum 30 minutoj. Malbonkaze estos uzeblaj kelkaj sekurecigiloj, inter kiuj estas rezervaj akumuliloj, rotaciiloj kaj eĉ enmuntitaj paraŝutoj.
"Uzado aspektos jene: vi mendas per via saĝtelefono kun aplikaĵo la flugtaksion kaj libera aparato surteriĝos ĉe la plej proksima surteriĝejo. La maŝino venos kaj aŭtonome prenos vin, flugigante vin ĝis via celo" - diris direktoro de la kompanio Volocopter, Florian Reuter. "Ĝi jam kapablas flugi surbaze de GPS-aj itineroj hodiaŭ kaj ni aplikos ankaŭ plenan sentkapablecon por eviti hazarde aperantajn objektojn survoje."
La eldono Venture Beat raportas, ke la unua flugo okazis dum la ceremonio, okazigita por la Dubaja princo ŝeiko Hamdan bin Mohammed. "Aplikado de ennovaĵoj kaj lastaj teknologioj kontribuas ne nur al disvolviĝo de la lando, sed ankaŭ konstruas pontojn al la estonteco" - diris la ŝejko Hamdan en sia deklaro. "Ĉi tio estas unu pli atesto pri nia emo labori pri pozitivaj ŝanĝoj. Ni konstante esploras eblojn por servi al la komunumo de la lando kaj por antaŭenigi prosperon kaj feliĉon de la socio".
La kompanio Volocopter planas lanĉi flugantan taksion en Dubajo dum sekvaj kvin jaroj. La tempo kuras kaj pli ol dek bonsubvenciataj firmaoj en Usono kaj Eŭropo ellaboras siajn novteknologiajn flugantajn transportilojn.
----------
Ĉiuj al surfotabuloj! Esploristoj el la Okinava Instituto de Scienco kaj Teknologio en Japanio laboras por krei specialajn turbinojn por kolekti energion de maraj ondoj samtempe protektante marbordon kontraŭ erozio. La turbinoj estas projektitaj por esti starigitaj sur marfundo kun kabloj apud subakvaj kontraŭeroziaj festigiloj (kvinpintaj betonaj strukturoj, projektitaj por batali kontraŭ influo de ondoj) aŭ apud naturaj bariloj kiel koralrifoj. Tiuj ĉi strukturoj havas grandegan potencialon por mildigi influon de potencaj ondoj al marbordoj kaptante senfinan oceanan energion.
Kombinaĵo de ondaj turbinoj kun festaj strukturoj povas havi avantaĝojn de jam ekzistanta infrastrukturo en Japanio. "Tio estas mirinda, sed 30% de la Japania marbordo estas ekipita per festigiloj kaj ondorompiloj", diras la profesoro Tsumoru Ŝintake, la gvidanta esploristo de la projekto. "Uzante nur 1% de la marbordo de Japanio eblas produkti proksimume 10 gigavatojn de energio, kio egalas al 10 nukleaj reaktoroj. Tio multegas." Ĉiu turbino havos rotaciantajn alojn, alkroĉitajn al konstanta magneta elektrogenerilo, protektita de ceramika tavolo por kontraŭstari maran akvon. La energio, kaptita de ondoj estos transdonita per kablo al la bordo por uzado en la energireto.
La turbinoj estas projektitaj konsiderante sekurecon. Por protekti vivajn estaĵojn la rotacirapideco de helicoj estas agordita en la maniero, malebliganta vundigi fiŝon kaj aliajn estaĵojn. Ankaŭ la aloj estas flekseblaj kiel naĝilo de delfeno por eviti rompiĝon kaj ceterajn damaĝojn kaze de fortaj ŝtormoj. La apogstrukturo ankaŭ estas fleksebla. Ĉiu turbino laŭplane povos funkcii dek jarojn ĝis renovigo, tamen la ellaboristoj planas pligrandigi servoperiodon de la maŝinoj. "Mi imagas la planedon post du jarcentoj", diras Ŝintake. "Mi esperas, ke tiuj turbinoj funkcios vaste kaj bele sur ĉiu bordo, kie ili estos instalitaj."
----------
Se vi aŭskultos atente, vi povos aŭdi multnombrajn preskaŭ nepercepteblajn interparojon en la arboj de kelkaj regionoj en Aŭstralio. Ĉi-voĉoj ne apartenas al iu mistika kaŝita gento tamen. Ili apartenas al birdoj. Laŭ informo de Australian Geographic, hejmbirdoj kiel papagaoj, forflugintaj de homoj tute senintence instruas al sovaĝaj birdoj vortojn, kiujn hejmbirdoj lernis en homaj domoj. Kaj kelkaj el tiuj vortoj estas sufiĉe maldecaj.
Laŭ Ĝajna Sladek, ornitologo de la Aŭstralia Muzeo, kelkaj birdoj estas naturaj imitantoj. Kiam ili aŭdas vortojn ripetantajn aŭ estas ĉirkaŭitaj de multaj bruoj, ili ekos ekmemori ilin.
Ĉar multaj (kvankam ne ĉiuj) specoj de birdoj uzas ligon inter gena preteco kaj eblon imiti sonojn, ŝajnas tre eble, ke hejmbirdoj demonstras siajn kapablojn al sovaĝaj birdoj, prononcante konatajn vortojn. "Tio estas parto de ilia lingvo" - diras Sladek. Por kelkaj specoj de birdoj tio estas mempromociilo - montri, ke "Mi povas instrui aliajn birdojn".
Sovaĝaj birdoj kapablas rapide lerni vortojn de babilemaj ekshejmuloj kaj transprenas tiujn ĉi sonojn. Restaĵoj de tiuj sonoj kaj vortoj ofte estas transdonataj al birdidoj. "Ne estas kialoj, pro kiuj se iu venas al la babilanta birdaro, tiu ne lernu la sonojn ankaŭ" - diris Sladek al Australian Geographic.
La fenomeno estis rimarkita antaŭe kaze de tiel nomataj lirobirdoj. Tiuspecaj birdoj, trovitaj en Viktorio, Aŭstralio, havas malkutiman kapablon rekrei sonojn de segiloj, hakiloj kaj eĉ malnovaj fotiloj - do, iloj, uzataj en la regiono dum multaj jaroj. Kiam tiuj birdoj estis fotitaj de fotistoj, ili rapide ekmemoris sonojn de la kameraoj. Kaj tiujn sonojn ankaŭ ili instruas al siaj idoj.

Do, ŝajnas, ke mokbirdoj ekzistas ne nur en la filmo “Malsataj ludoj”, sed ankaŭ en Aŭstralio en realeco. Ĉu ankoraŭ tie ne aperis 13 distriktoj? Espereble ne. Sendu viajn ideojn kaj proponojn al nia adreso interalie@muzaiko.info kaj ĝis la sekva elsendo de Interalie ĉe radio Muzaiko!